Velor

From Wikipedia, the free encyclopedia

Velor
Remove ads

Velor, Pri tiu ĉi sono aŭdu tamile வேலூர்) estas urbego en suda Barato en subŝtato Tamilnado en la samnoma Distrikto Velor, kies sidejo ĝi estas. La historiaj loknomoj estis RayavelurVellaimaanagar.

Thumb
Templo en Velor
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Geografio

Velor situas sur montetaro en averaĝa alteco de 220 metrojn laŭ dekstra bordo de rivero. Kanĉipuram troviĝas 63, Pallavaram 64, Tirupati 85, Kolar 111, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 117, Bengaluro 169, Salem (Barato) 176, Mumbajo 952, Kolkato 1451, tutlanda ĉefurbo Delhio 1758 kilometrojn (aere) .

Demografio

En 2021 Velor havis 423425 da loĝantoj. Jam en la 1950-aj jaroj Velor atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Thumb
Fortikaĵo

Historio

Komence de la konata historio Velor apartenis al la ĉola dinastio, poste pluraj reĝoj sekvis. En la 14-a jarcento Suda Hindio estis invadita fare de la Delhia Sultanlando. En la 16-a jarcento oni konstruis fortikaĵon. Dum la unua duono de la 19-a jarcento la urbo venis sub britan regon, kiu daŭris ĝis 1947. La unua ribelo kontraŭ brita rego erupciis en 1806.

Ekonomio

En Velor la plej grava ekonomia sektoro estas la ledindustrio, poste agrikultura komerco kaj industrioj (precipe aŭtoproduktado). La sanindustrio kreskas rapide, la urbego estas grava centro por medicina turismo en Barato.

Religio kaj lingvoj

La ĉefa religio en Velor estas hinduismo (70.09%), poste islamo (24.28%) kaj kristanoj (4.79%). La tamila estas la ĉeflingvo parolita en la grandurbo.

Eduko

Velor estas konsiderita elstara celloko por medicina kaj teknologia edukoj en la ŝtato, ankaŭ universitato kaj kolegioj funkcias. Kristana Medicina Kolegio-Hospitalo estas unu el la plej grandaj hospitaloj eĉ en Azio. Ĝi estas grava sanprovizanto por la ĉirkaŭaj distriktoj.

Trafiko

Velor havas tri ĉefajn stacidomojn, krome tie kruciĝas 2 gravaj vojoj. Flughaveno estas videbla sur la mapo.

Klimato

Velor situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musonoj. Jare pluvas averaĝe 1034 mm, ofte en la 2-a jarparto pluvas. Februare praktike ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C.

Thumb
Katedralo

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
Thumb
Larĝa panoramo de Velor
Thumb
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads