Veneto

regiono de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Veneto
Remove ads

Veneto (itale Veneto [veneto]) (aŭ Venecilando, laŭ NPIV) estas nordorienta regiono de Italio.

Thumb
Rapidaj faktoj regiono de Italio, Kodo: ...

Laŭ la stato de 2021 en la regiono vivis 4 869 830 loĝantoj sur areo de 18 345,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 265 loĝantoj/km².

Remove ads

Geografio

Thumb
Surfaco de Veneto per altimetraj zonoj

Veneto samlimas okcidente kun Lombardio, oriente kun Friulo-Venecio Julia, norde kun Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj sude kun Emilio-Romanjo, kaj geografie estas inter la montĉeno de Alpoj kaj la Adriatika maro. Ĝin trairas du gravaj riveroj, Pado kaj Adiĝo.

La ĉefurbo de la regiono estas Venecio, kiu estas ankaŭ la ĉefurbo de la eponima provinco; kaj la aliaj provincoj estas Beluno, Padovo, Rovigo, Trevizo, Verono kaj Viĉenco.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1VenecioProvinco Venecio 269 000 loĝ.
2VeronoProvinco Verono 260 400 loĝ.
3PadovoProvinco Padovo 210 500 loĝ.
4ViĉencoProvinco Viĉenco 114 200 loĝ.
5TrevizoProvinco Trevizo 81 900 loĝ.
6RovigoProvinco Rovigo 51 200 loĝ.
7ChioggiaProvinco Venecio 50 900 loĝ.
Remove ads

Historio

Thumb
Situo de la provincoj de la regiono Veneto

Tiu regiono estas riĉega de artaj kaj kulturaj trezoroj. Ĝiaj heredaĵoj enhavas la unikajn konstruaĵojn kaj pontojn de Venecio, kaj multaj vilaoj de Andrea Palladio. Verono havas arenon, kiu estas antikva romia amfiteatro kaj tradicie gastigas operajn spektaklojn. Ankaŭ la varmaj banoj de Abano Terme estas famaj.

Ekonomio

La regiona ekonomio, kiu antaŭe tute dependis de la agrokulturo, nuntempe orientiĝas aparte al pintoteknologia industrio kaj al la modbutikoj (ekzemple Benetton); krome, ludas ŝlosilrolon kultura turismo.

Referenco

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads