informoj kiuj kongruas kun fakto aŭ realo From Wikipedia, the free encyclopedia
Vero[1] estas konformeco de informo al faktoj aŭ realo[2] aŭ fideleco al originalo aŭ al normo aŭ idealo.[2] Vera informo liveras fakto(j)n.
Problemon difini ĉi tiun nocion pritraktis filozofoj de antikva epoko. Klasika difino de la vero devenas de Aristotelo kaj estas adekvateco de opinioj kun realo, kiun la opinio koncernas. Pri la klasika difino okupiĝis antaŭ ĉio Sankta Tomaso de Akvino kaj pola logikisto Alfred Tarski. Malo de vero estas falso.
La ofte komprenita kontraŭo de vero estas malvero aŭ falso, kiu, ekvivalente, povas ankaŭ preni logikan, faktan, aŭ etikan signifon. La koncepto de vero estas diskutita kaj disputita en pluraj kuntekstoj, inkluzive de filozofio kaj religio. Multaj homaj aktivecoj dependas de tiu ĉi koncepto, kie ĝia naturo kiel koncepto estas supozita prefere ol esti temo de diskuto; tiuj inkluzivas plejmulton (sed ne ĉiujn) el la sciencoj, juron kaj ordinarajn ĉiutagajn aferojn.
Diversaj teorioj kaj vidoj pri vero daŭre estas diskutataj inter sciencistoj, filozofoj, kaj teologoj.[3] Lingvo kaj vortoj estas rimedoj per kiuj homoj peras informojn unu al la alia kaj la metodo uzita por determini kio estas "vero" estas nomita kriterio de vero. Ekzistas malsamaj asertoj en tiaj demandoj pri kio konsistigas veron: kiuj aĵoj estas verportantoj kapablaj je esti veraj aŭ falsaj; kiel difini kaj identigi veron; la roloj kiujn kred-bazita kaj empirie bazigita scio ludas; kaj ĉu vero estas subjektiva aŭ objektiva, relativa aŭ absoluta valoro.
"Matematiko", kiu venas de la greka μάθημα (máthēma, tio kiu estas lernita), temas esence pri kiel oni povas fari verajn deklarojn en abstraktaj sistemoj, konstrui korpojn de scio (vera kredo) en ili kaj tiel vero estas centra konzerno, ekzamenas koncepton, en ĝi.
Oni konsideras tri fundamentajn tendencojn pri vero:[4]
Por judoj la vero (emunah) estas, antaŭ ĉio, la sekureco aŭ la konfido; vera estas tio kio estas fidela al si mem, kaj pro tio estas fidinda ĉar havigas sekurecon. Dio estas tial la Vero, ĉar estas la nura vera esto, ĉar ĝi estas fidela. La vero ne estas stata ĉar ne estas en la estanto sed en la estonto kie Dio montras sian promeson. Tial la sento de la vero, tio estas אמן (amen, tiel ĝi estu). La vero estas produkto de la volo esti fidela al la promeso.[4]
Por la antikjvaj grekoj, tamen, la vero estas identa al la realo, kaj tiu ĉi estis konsiderata kiel identeco kiu konsistas en tio kio restas sub la ŝajnoj kiuj povas ŝanĝiĝi. Tia estas la arĤE (ἀρχή), tio estas principo komprenita diversmaniere: nome la materio,[5] la nombroj,[6] la atomoj,[7] ideoj[8] ktp., kio restas sub tio perceptebla de la konkreta sperto, pro kio oni konas ĝin nur per la pensaro kiel funkcio aŭ kapablo de la animo: nome la kompreno.[4] La vero estas konceptita kiel alétheia aŭ malkovro de la esto kiu troviĝas kaŝita per la vualo de la aspekto.[9] Sed la antikvaj grekoj havis ankoraŭ konsiderojn pri la vero kiel propreco de la asertoj.
La ideoj de Sokrato, Platono kaj Aristotelo pri la vero estas viditaj de kelkaj fakuloj kiel kongruaj kun la teorio de la korespondismo. Aristotelo deklaris:[10]
|
Oni povas trovi similajn deklarojn en la dialogoj de Platono (Kratilo 385b2, Sofisto 263b).[10] La Enciklopedio de Filozofio de Stanford asertas pri Aristotelo:
|
Tiukadre la antikvaj grekoj konsideris la veron ankaŭ kiel konvencion en la kongruo aŭ apartigo de signoj (vortoj, lingvaĵo) kiuj havas sian fundamenton en la sperto kaj en la socia konvencio de la paroleco cele al tio praktika: la komunikado kaj la persvado, ĉefe ĉe la politika kaj edukcela diskurseco kaj en la arto de la retoriko. La antikvaj grekoj estis la unuaj en la okcidenta kulturo, se temas pri konsidero de la vero kiel subjektiva enhavo kaj tial skeptika.
Kelkaj grekaj filozofoj asertis, ke la vero ĉu ne estis atingebla fare de mortuloj (nediaj) ĉu havis nur tre limigitan atingeblon, kio formis tre fruan filozofian skeptikismon. Inter ili estis Ksenofaneso, Demokrito kaj Pirono, la fondinto de la pironismo, kiu argumentis, ke ne ekzistis kriterio por vera vero.
La epikuristoj kredis, ke ĉiuj sentaj perceptoj (aisthêsis) estas veraj,[11][12] kaj ke aperas eraroj en la forma de juĝoj (hypolepsis) aŭ opinioj (to prosdoxazomenon) pri tiuj perceptoj.[13][14][15]
La stoikistoj konceptis la veron kiel atingebla el impresoj (fantasiai) tra kogna kapteblo (katalepsio).
La judisma kaj kristana tradicioj enkondukas novan dimension: nome la revelaciita vero, subtenita per la fido.[16] La kristanismo havas soteriologian rigardon al la vero. Laŭ la Biblio en Johano 14:6, oni citas, ke Jesuo diras: "Mi estas la vojo, kaj la veron, kaj la vivon; neniu venas al la Patro, se ne tra mi".[17]
En la Mezepoko la kristanismo, oficiala religio ekde la fina epoko de la Romia Imperio, aliras al la problemo de la rilatoj inter la sciaro per la fido kontraŭ la sciaro per la racio.[18][19][20][21]
En la frua Islama filozofio, Aviceno (Ibn Sina) difinis la veron en sia verko Kitab Al-Ŝifa, Libro I, Ĉapitro 8, jene:
|
Aviceno prilaboris sian difinon pri vero poste en la Libro VIII, Ĉapitro 6 jene:
|
Tamen, tiu difino estas simple interpretaĵo de la mezepoka latina traduko de la verko de Simone van Riet.[24] Moderna traduko de la origina arablingva teksto diras jene:
|
Averoeso intencis superi la kontraŭdiron inter sia kompreno de la pensro de Aristotelo kaj sia propra religia fido (nome la islamo hegemonia en la tiama islama Hispanio) kaj difinis la koncepton de "duobla vero". La ricevo de la averoesismo en la tiama kristana Eŭropo (latina averoesismo) estis tre grava fundamento por la nasko de la skolastiko.
Reviziante Avicenon, kaj ankaŭ la pensarojn de Sankta Aŭgusteno kaj de Aristotelo, Sankta Tomaso de Akvino deklaris en siaj Quaestiones disputatae de Veritate (Disputaj demandoj pri vero) jenon:
|
Tiel, por Tomaso de Akvino, la vero de la homa intelekto baziĝas sur la vero de la aferoj (ontologia vero). Tial la ento estas intelektebla ento. Li verkis reformuladon de la opinio de Aristotelo en sia Summa Theologica kiel kongruigo de la kompreno kun la afero, Adaequatio rei et intellectus,[27][28] kio estis nomita netaŭge logika vero kio nun estus nomita semantika vero aŭ epistemologia vero.[29][30]
Sankta Tomaso de Akvino diris ankaŭ, ke la realaj aferoj partoprenas en la fakto esti de la kreinta Dio kiu estas la Postvivanta Esto, la Inteligenteco kaj la Vero. Tial, tiuj estaĵoj posedas la lumon de la intelekteblo kaj estas kogneblaj. Tiuj aferoj (estaĵoj; realo) estas la fundamento de la vero kiu troviĝas en la homa menso, kiam ĝi akiras la scion de la aferoj, unue tra la sensoj, poste tra la kompreno kaj la juĝo kiun faras la racio. Pora Tomaso de Akvino, la homa inteligenteco ("intus", interno kaj "legere", legi) havas la kapablon alveni al la esenco kaj ekzistado de la aferoj ĉar ĝi havas nematerian karakteron, nome elemento spirita, kvankam kelkaj elementoj moralaj, edukaj kaj aliaj povas interferi kun sia kapablo.
Por la skolastikuloj, verum (vera), same kiel unum (unu-identeco) kaj bonum (bono - bona), estas transcendaj ecoj de la ento, tiel ke ili estas perfekte konverteblaj kiel ekvivalentoj kun la ento (esto), en tio ke la vera scio supozigas la ontologian vron kiel metafizika vero en la kongruigo de la ento kun la kompreno.[31]
La silogisma logiko, eĉ estante formala, ne estas formalisma,[32] ĉar la significa enhavo de ties terminoj korespondas kun la esenca intuicio de la realo kiel άλήθεια; kaj ties rilatoj korespondas al dialektika ordo de esencoj tiel kiel konceptis Platono; aŭ movado kaŭzita kaj ordigita de formoj, nome la Mondo, movita de unuaranga motoro, kiel konceptis lia disĉiplo Aristotelo; kaj, finfine, en kristanismo kaj islamo, ĝi estas senvualigo de Dio Kreinto, Ordiginto kaj Provizanto, nome la Vera Ento, lasta fundamento de tiu ordo kaj vero kiel Unuaranga Kaŭzo kaj "ipsum esse subsistens" (li mem estanta kaj ekzistanta).[33]
Tamen en la eno de la skolastiko el la 11-a jarcento estis ĉiam ĉeestanta la problemaro pri la universalaj konceptoj kaj ilia rilato kun tio reala. La nominalistoj tendencas konsideri la veron kiel veritas sermonis (vero de la parolado)[34] ĉar la universalaj konceptoj estas konsiderataj flatus vocis (voĉoblovo).[4]
La idearo de Descartes profunde ŝanĝiĝis la aferon de la intuicio kiel evidenteco de vero. Kvankam la raciistoj retenas pri la logiko la skolastikajn fundamentojn,[35] ĝia disvolviĝo rezultas en koncepto de la vero de tipo idealisma[4] argumentante, kiel logika fundamenta tezo, ke la "ekzistado estas predikato de la esenco"; tiel konsideras ĝin la Logiko de Port Royal kongrue kun Aviceno, kaj la ontologia argumento de Sankta Anselmo kiun reprenas Descartes. La fundamenta fakto de ĉiu moderna filozofa pensaro (17a al 19a jarcentoj) devenas de la konscio ĉar la unuaranga kaj fundamenta evidento konstituiĝas en la fama: Mi pensas, do mi ekzistas de Descartes.
La kriterio de la vero estas la evidenteco kaj ĝia enhavo estas la saĝeco kiel scienco[36] kiu manifestiĝas en la logikaj rilatoj kiuj, kiel leĝoj de la pensaro, kondukas aŭ lumigas la pensaron kiam oni submetas la afreon al metodo, kiel analizo, en kiu aperas ordigitaj kaj sinsekve la evidentecoj kun certeco.[37]
Baruch Spinoza asertos eĉ plie: La ordo kaj konekto de la ideoj estas la sama kiel la ordo kaj konekto de la aferoj.[38]
|
Novan rigardon ene de la raciismo estis enkondukita de Leibniz. Lia koncepto de monado malfermis la vojon al novaj aspektoj en la nocio de la vero.
Kongrue kun la nocio de substanco komprenita kiel subjekto de ĝiaj predikatoj kun kiuj ĝi retenas sian identecon senŝanĝa, la monado difiniĝas esence per sia "vis activa” (aktiva forto) aŭ dinamismo kaj aktiveco kiu ne povas esti modifita per ekstera kaŭzeco, ĉar el la ekstera ricevas nur “la limojn kaj la determinadon de ĝia elano aŭ agadforto jam antaŭekzistanta”[39]
La metafizika vero, kiel "racia vero", kaj universala kaj necesa, apartenas nur al Dios Kreinto kaj al la pensaro logik-formala, per analizo, kiel eblaj mondoj; la materiaj mondaj veroj de la mondo de la sperto estas kontingencaj veroj, produkto de la limigo de la kreitaj monadoj.[40]
Kio rezultas en novaj konceptoj de vero:
La raciismo pravigas la nedubeblan sukceson de la nova Fiziko, kiel naskiĝo de nova maniero kompreni la sciencon, laŭ metodo de analizo:
Tiel, por la raciistoj, la logikaj veroj estas ankaŭ ontologiaj; la garantio estas la ekzistado de Dio, kiel denaska ideo kaj principo de la propra pensaro, ĉar Li ne povas esti malica kaj trompanto.[43] Pro tio, en la fono, en la realo ĉiuj veroj estas veroj de racio por Dio; la veroj faktaj estas tiaj pro la limigoj de la homa kono.[44]
La venko de la meĥanikismo,[45] starigas krude la problemon kiu postulas iun tipon de sintezo inter la radikalaj diferencoj inter raciistoj kaj empiriistoj.
Sed la empiristoj, ĉefe ekde David Hume konsideras la scienco kiel "faktaj veroj", kaj ne konsideras sufiĉe pruvita la intencon de universaleco kaj neceso de la scienco, ĉar:
Giambattista Vico cerbumas novajn temajn demandojn pri la filozofia vero (oni vidu en artikolo Giambattista Vico la principon de "verum-factum"). Li pridemandas la nocion de vero kiel starigita de Descartes kiel rezulto de la analizo de aro de ideoj kiuj estas "evidentaj". Descartes ŝajne forgesas la kreivon kiun Vico konsideras tipe homa kapablo.
|
Tiu estas la fundamento de la doksa (opinio) kiun Vico havas pri la temo de la vero: la ligo vero-produktado aŭ kreivo; tio estas: la nura vero verigebla estas tio pro siaj rezultoj. Laŭ Vico, la nura rekonebla vero estas la rezulto de la kreivo aŭ de la homa produktado (Verum ipsum factum). .[46]
La principo de la filozofio de Vico establas la ligon inter la vero kaj la produktado; laŭ kiu la nura konebla vero kuŝas ĉe la rezultoj de la kreiva agado, nome de la produktado. Tial tiukadre nur Dio konas la totalecon de la mondo, ĉar estas Dio kiu kreas ĝin kontinue; la homo nur posedas la plej malaltnivelan postenon de demiurgo de la historio kaj produktanto de sia propra estonteco, estante la historio kaj la vivo la nuraj eblaj objektoj de ĝia scio ĉar ili estas ĝiaj produktaĵoj. Tial, la alia kampo en kiu ĝi povas atingi la veron, estas tiu de la matematiko, kies ankaŭ produktanto iel ĝi estas.
Kant konsideras novajn aspektojn kaj konceptojn pri la vero, nome la jenaj:
VERO | KONDIĈO | DEVENO | JUĜO | EKZEMPLO |
Fakta vero | Kontingenca kaj partikulara | A posteriori; dependas de la sperto | Sinteza: ampleksigas la scion. La predikato ne estas enhavata en la nocio de la subjekto | Mi havas libron inter la manoj |
Racia vero | Necesa kaj universala | A priori; ne dependas de la sperto | Analiza: la predikato estas en la nocio de la subjekto | Ĉiuj mamuloj estas animaloj |
Scienca vero | Universala kaj necesa | A priori; ne dependas de la sperto, sed aplikiĝas nur al la sperto | Sinteza a priori: ampleksigas la scion. Aplikebla nur al fenomenoj | La korpoj altiras sin laŭ rekta proporcio de iliaj amasoj kaj laŭ malrekta proporcio al la kvadrato de iliaj distancoj |
Kio rezultas en novaj nocioj pri novaj konceptoj de veroj, nome la jenaj:
La limo de la scienca scío pere de la racio estas la mondo fenomena komprenita kiel tia, la kampo de la ebla sperto. Tio reala, kiel tia estas pensebla, noumeno, sed oni ne povas koni ĝin kiel tia, ssd nur kiel realo konata (aŭ kognebla), tio estas kondiĉigita al la kondiĉoj de la sperto fenomena.
La demando de kio estas bonorda bazo por decidado pri kiel vortoj, simboloj, ideoj kaj kredoj povas konvene esti konsideritaj veraj, ĉu de ununura persono aŭ de tuta socio, estas traktita per la kvin la plej multe ĝeneralaj substantivaj teorioj listigitaj malsupre. Ĉiu teorio prezentas perspektivojn kiuj estas vaste kunhavitaj fare de publikigintaj akademiuloj.[50][51][52]
Tamen, la substantivaj teorioj ne estas universale akceptitaj. Pli multaj ĵus evoluigis "deflaciajn" aŭ "minimumismajn" teoriojn de vero aperintaj kiel konkurantoj al la pli malnovaj substantivaj teorioj. Minimumisma rezonado centras ĉirkaŭ la nocio ke la apliko de esprimo kiel fidela al deklaro ne asertas ion ajn signifan koncerne ĝin, ekzemple, io ajn koncerne sian naturon. Minimumisma rezonado realigas veron kiel etikedo uzita en ĝenerala diskurso por esprimi interkonsenton, por stres-kompensajn postulojn, aŭ por formi ĝeneralajn supozojn.[50][53][54]
Korespondadaj teorioj substrekas ke veraj kredoj kaj veraj deklaroj egalrilatas al la fakta stato de aferoj.[55] Tiu speco de teorio substrekas rilaton inter pensoj aŭ deklaroj je unu flanko, kaj aĵoj aŭ objektoj sur la alia. Ĝi estas tradicia modelo spuranta siajn originojn al malnovgrekaj filozofoj kiel ekzemple Sokrato, Platono, kaj Aristotelo.[56] Tiu klaso de teorioj diras ke la vero, aŭ la malvero, de reprezentantaro estas determinitaj en principo tute per kiel ĝi rilatigas al "aĵoj", ĉu ĝi precize priskribas tiujn "aĵojn." Ekzemplo de korespondada teorio estas la deklaro de la 13a-jarcenta filozofo/teologo Tomaso de Akvino: Veritas est adaequatio rei et intellectus ("Vero estas la ekvacio [aŭ adekvacio] de aĵoj kaj intelekto"), deklaro kiun Akvino atribuis al la 9a-jarcenta novplatonisto Isaac Israeli.[57][58][59] Akvino ankaŭ reproponis la teorion tiel: "juĝo laŭdire estas vera kiam ĝi harmonias kun la ekstera realeco".[60]
Korespondada teorio centras peze ĉirkaŭ la supozo ke vero estas demando pri preciza kopiado de kio estas konata kiel "objektiva realeco" kaj tiam reprezentado de ĝi en pensoj, vortoj kaj aliaj simboloj..[61] Multaj modernaj teoriuloj deklaris ke tiu idealo ne povas esti realigita sen analizado de kromaj faktoroj.[50][62] Ekzemple, lingvo ludas rolon en tio ke ĉiuj lingvoj havas vortojn por reprezenti konceptojn kiuj estas praktike nedifinitaj en aliaj lingvoj. La germana vorto Zeitgeist estas unu tia ekzemplo: unu kiu parolas aŭ komprenas la lingvon povas "scii" kion ĝi signifas, sed ĉiu traduko de la vorto ŝajne ne precize kaptas ĝian plenan signifon (tio estas problemo kun multaj abstraktaj vortoj, aparte tiuj derivitaj en aglutinaj lingvoj). Tiel, kelkaj vortoj aldonas kroman parametron al la konstruado de preciza verpredikato. Inter la filozofoj kiuj baraktis kun tiu problemo estas Alfred Tarski, kies semantika teorio estas resumita plu malsupre en tiu artikolo.[63]
Proponantoj de pluraj da la teorioj malsupre iris plu por aserti ke ekzistas ankoraŭ aliaj temoj necesaj por la analizo, kiel ekzemple interhomaj potencrivalecoj, komunumaj interagoj, personaj biasoj kaj aliaj faktoroj implikitaj en decidado pri kio estas vidita kiel vero.
Por koherec-teorioj ĝenerale, vero postulas bonordan konvulsion de elementoj ene de tuta sistemo. Tre ofte, tamen, kohereco estas prenita por implici ion pli ol simpla logika konsistenco; ofte ekzistas postulo ke la proponoj en kohera sistemo pruntedonas reciprokan inferencan subtenon al unu la alian. Tiel, ekzemple, la tuteco kaj larĝo de la subesta aro de konceptoj estas kritika faktoro en juĝado de la valideco kaj utileco de kohera sistemo. Penetra dogmo de koherecteorioj estas la ideo ke vero estas ĉefe posedaĵo de tutaj sistemoj de proponoj, kaj povas esti atributita al individuaj proponoj nur laŭ ilia kohereco kun la tutaĵo. Inter la sortimento de perspektivoj ofte rigarditaj kiel koherecteorio, teoriuloj malsamas en la demando de ĉu kohereco implicas multajn eblajn verajn sistemojn de penso aŭ nur ununuran absolutan sistemon.
Kelkaj variaĵoj de koherecteorio estas postulitaj priskribi la esencajn kaj internajn trajtojn de formalaj sistemoj en logiko kaj matematiko.[64] Tamen, formalaj raciistoj estas kontentaj pripensi aksiome sendependaj kaj foje reciproke malkongruaj sistemoj flank-al-flanke, ekzemple, la diversajn alternativajn (t.e. ne-eŭklidajn) geometriojn. Sur la tutaĵo, koherecteorioj estis malaprobitaj por malhavado de pravigo en sia petskribo al aliaj areoj de vero, precipe kun respekto al asertoj pri la natura mondo, empiriaj datenoj ĝenerale, asertoj pri praktikaj demandoj pri psikologio kaj socio, aparte kiam uzite sen subteno de la aliaj gravaj teorioj de vero.[65]
Koherecteorioj karakterizas la penson de raciismaj filozofoj, precipe de Spinoza, Leibniz, kaj G.W.F. Hegel, kune kun la brita filozofo F.H. Bradley.[66] Ili trovis revigliĝon ankaŭ inter pluraj propagandantoj de logiko-pozitivismo, precipe Otto Neurath kaj Carl Hempel.
Pragmatismo (el la greka: pragma, ago) estas doktrino, kiu akceptas kiel kriterion de vereco nur la praktikan valoron. La termino estis kreita en la jaro 1898, kiam uzis ĝin William James dum prelego, tamen indikante ke la fondinto de la filozofio estis Charles Sanders Peirce (1839–1914) per siaj publikaĵoj el la jaro 1878.
La pragmatismo de Peirce, kiu poste distingis ĝin kiel "pragmaticism" (pragmatikismon), ne egaligas verecon al praktika valoro. Anstataŭe, ĝi estas metodo solvi konceptajn konfuzojn per egaligi la signifon de iu ajn koncepto al la plua koncepto de la sekvoj, kiuj sekvus, praktikaj de la realeco de tion, kion ajn la (unua) koncepto reprezentas pri la objekto. La Pragmatika Sentenco ("Pragmatic Maxim") de Peirce estas la koro de lia pragmatismo kiel metodo de eksperimentada spirita pripensado alvenanta je konceptojn en terminoj de koncepteblaj konfirmemaj kaj malkonfirmemaj cirkonstancoj—metodo gastama al la produktado de eksplikemaj hipotezoj, kaj kondukema al la uzo kaj la plibonigo de verigado por provi la verecon de eblaj scioj.
La Budhisma doktrino de la duvereco aŭ de la du veroj (em Transliterumado Wylie bden pa gnyis) diferencigas inter du niveloj de satya (en Sanskrito; en Palia: sacca; vorto kun signifo de vero aŭ realo) en la instruoj de la Budho: nome la "konvencia" aŭ "provizora" (saṁvṛti) vero, kaj la "lasta" (paramārtha) vero.[67]
Ekzistas pluraj proverboj pri vero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[68]:
|
|
|
La koncepto vero estas foje ligita al la popola kulturo de krimromano kaj nigra kino, kai tiukadre ĝi eĉ aperas en la titolo de la verkoj kiel ekzemple ĉe La verdad sobre el caso Savolta (La vero pri kazo Savolta) de la hispana verkisto Eduardo Mendoza, publikigita en 1975. The Truth About Love (La vero pri amo) estas albumo de la usona kantistino Pink. The Truth About Charlie (La vero pri Ch.) estas franc-usona mistera filmo de 2002 de Jonathan Demme. The Truth About Emanuel (La vero pri E.) estas usona trilera filmo de 2013 de Francesca Gregorini kun Jessica Biel inter aliaj. The Truth About Cats & Dogs (La vero pri katoj kaj hundoj) estas usona amafera komedia filmo de 1996 de Michael Lehmann kun Uma Thurman inter aliaj. Kaj tiel plu.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.