Vestfold og Telemark
provinco en Norvegio, kreita komence de 2020 From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vestfold og Telemark estis provinco en Norvegio. La provinco estis kreita la 1-an de januaro 2020 per la kunfandiĝo de la malnovaj provincoj Telemark kaj Vestfold. La nova provinco havis areon de 17 465,92 kvadrataj kilometroj. Laŭ la stato de 2023 en la teritorio de la nova provinco vivis 429 101 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 25 loĝantoj/km². Administra centro estis la urbo Skien.
Ĉar en la loka loĝantaro mankis subteno pri la unuigita administra unuo, post multaj ardaj diskutoj la 31-an de decembro 2023 la nova provinco ĉesis ekzisti. La malnovaj provincoj Telemark kaj Vestfold estis reestablitaj la 1-an de januaro 2024.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la provinco Telemark (norvege)
- Oficiala retejo de la provinco Vestfold (norvege)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads