Tineola bisselliella

From Wikipedia, the free encyclopedia

Tineola bisselliella
Remove ads

Tineola bisselliella, ankaŭ nomata vesto-tineo, estas specio de noktopapilio el la familio Tineedoj, la veraj tineoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Karakterizoj

La enverguro de la flugiloj estas 10 ĝis 15 milimetroj. La papilio havas helbrunan koloron. La raŭpo estas blankeca, kun bruna kapo kaj 7–9 mm longa.[1]

Vivmaniero

De nature la raŭpo de la Tineola bisselliella vivas en malnovaj birdonestoj kaj kavaĵoj de mamuloj, aŭ vesponestoj. La raŭpoj vivas ankaŭ endome kaj manĝas diversajn sortojn da organikaj materialoj kiel lano, haroj, pelto, ledo, kaj plumoj, silko, sed ankaŭ kotono kaj linaĵo. La ino demetas 50-90 ovojn, plejofte sur la loko kie ŝi mem eloviĝis.[1]

Disvastiĝo kaj habitato

La Tineola bisselliella en Nederlando kaj Belgio ne troviĝas en la libera naturo, sed nur vivas endome. Origine la specio venas el pli varmaj regionoj kaj ĉirkaŭ la 18-a jarcento venis ĉi-tien. La specio pro diversaj kaŭzoj pli kaj pli reduktiĝas en Okcidenta Eŭropo.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads