Villacher Alpe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Villacher Alpe (Filaĥa Alpe) Villach-a Alpo aŭ Dobraĉo estas la lasta altaĵo de la Gailtal-Alpoj, kiuj inter la valoj de la riveroj Drau kaj Gail leviĝas de la Lienzer-aj Dolomitoj ĝis Termofonto-Kuracbanejo Villach (germane Warmbad Villach). La pinto Dobratsch (Dobratŝ) 2 167 metrojn alta, ebligas al la migrantoj kompletan rondrigardon sur la montĉenon de la Karawanken (Karavanken), Karnische (Karniŝe)-, Julische Alpen (Juliŝe Alpoj), Hohe Tauern (Taŭern) kaj al la karintiaj lagoj.

La tuta montomasivo malaltiĝas ŝtupoforme orienten al la Villach-a rondvalo. El la fundo de tiu ĉi giganta monto fontas de post jarmiloj la termoj de Termofonto-Kurachbanejo Villach. La 18an de januaro 1348 okazis naturkatastrofo kaŭze de grava tertremo. Parto de la monto, la suda vando, disrompiĝis kaj valenglitante detruis parton de la urbo Villach; kelkaj vilaĝoj, kasteloj kaj preĝejoj pereis en rubaĵo kaj cindro.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads