Villamiel de Toledo

municipo en la provinco Toledo de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Villamiel de Toledo
Remove ads

Villamiel de Toledo [bijamiEl] (Vilaĝo de mielo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Fuensalida, Camarenilla, Bargas, Rielves kaj Huecas, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Thumb
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Thumb
Situo de Esquivias en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Remove ads

Toponimio

Laŭlonge de la historio ĝi nomiĝis "Villamellis", "Bilamil", "Bilamiel", "Vyllamiel" kaj "Viyamiel". Ĉirkaŭ 1674 nomiĝis Villamiel de Fuente Hermosa (bela fonto), ĉar ĝi apartenis tiam al markiso de Fuente Hermosa.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Villamieleros. La censita populacio en 2010 estis de 931 loĝantoj kaj la denseco estas de 22,17 loĝ/km².

Situo

Villamiel de Toledo estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 485 m; je 20 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′52″ N 4°7′33″ Ok.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

Estas informoj pri ties ekzisto ekde mezo de la 12a jarcento kiel domaro kiu probable apartenis al Toledo. En 1228 ekdependis de la senjorlando de El Viso kaj de la distrikto bailía de Olmos.

En 1674, apartenante la loko al la markiso de Fuente Hermosa, la loko proklamiĝas vilaĝo. Post jaron, en 1704 ĝi vendiĝis al don Pedro Robles Corvalán.

Notoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads