Volubilis

antikva urbo de la Romia Imperio situanta en la nuna Maroko From Wikipedia, the free encyclopedia

Volubilis
Remove ads

Walili (Volubilis) estas antikva urbo de la Romia Imperio situanta en la nuna Maroko, je 33 kilometroj nordokcidente de Mekneso, ĉe la monto Zerhun, kaj je 4 km de Mulay Idris, la sankta urbo de Maroko.

Rapidaj faktoj Estassetlejo, Carthaginian archaeological site, antikva urbo, Romia arĥeologia loko [+], Estas ...

La arkeologia loko Volubilis verŝajne estas la plej bone konservita romia arkeologia loko en ĉi areo de Nordafriko. Ĝi estis inkludita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 1997.

Oni supozas ke ĝi estis fondita de la kartaganoj en la 3-a jarcento a.K. La urbo, kun la nomo Oulili, kiu ŝajnas esti deformaĵo de «oualili» ('oleandroj' en berbera lingvo), en iu momento iĝis parto de Mauretania kaj konvertiĝis en unu el la reĝaj ĉefurboj de Juba la 2-a. En la jaro 40, Romio aneksiĝis Mauretania post la murdo de la reĝo Ptolomeo fare de la imperiestro Kaligulo kaj Volubilis iĝis parto de la provinco Mauritania Tingitana, kun la statuso municipo.

Kun prospereco bazita sur la produktado kaj komerco de oleo (oni trovis multnombrajn restaĵojn), tritiko kaj sovaĝaj bestoj por la cirkoj, Volubilis iĝis la ĉefa urbo de la interno de la provinco kaj grava administra centro, restadejo de la regantoj de la provinco. Kiel konsekvenco de tia prospereco, la urbo ricevis plurajn belajn konstruaĵojn, kiel baziliko, forumo, temploj, triumfarko kaj aliaj. Laŭ la Itinero de Antonino Pio, Volubilis situis je 144 mejloj de Tingis kaj je 4 de la lasta romia urbo de la interno, Tocolocida. Dum la regado de Marko Aŭrelio, Volubilis estis ĉirkaŭata de murego.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads