Vraca
urbo en Bulgario From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vraca (bulgare Враца) estas urbo en Bulgario, ĉefurbo de la samnoma provinco.
Vraca situas 50 km norde de Sofio, je la norda flanko de Balkano, nord-okcidente en Bulgario, sed tre sude en sia provinco.
Remove ads
Trafiko
Vraca situas ĉe la eŭropa vojo E79, inter Sofio kaj Montana. Ĉar la vojo inter Sofio kaj Vraca devas trairi Balkanon, ĝi ne estas tre rekta kaj longas ĉirkaŭ 110 km, kompare al la rektlinia distanco de 50 km.
La urbo havas fervojan stacion ĉe la linio Sofio – Mezdra – Vraca – Bojĉinovci – Lom.
Ĝemelaj urboj
Rilatoj al Esperanto
Kiel ĉie en Bulgario en la urbo ekzistas Esperanto-parolantoj. Urban pupteatrejon gvidis la esperantisto kaj esperantlingva verkisto Ljubomir Trifonĉovski, kiu ekde 1973 ĝis sia morto kontribuis al la loka esperantista agado. En 1963 kaj 1993 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Vraca.

Desupra vido al Vraca
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Provincaj ĉefurboj de Bulgario
Blagoevgrad | Burgaso | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Kardĵali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazardĵik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




