Warszawa Centralna (fervoja stacio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Warszawa Centralna (fervoja stacio)
Remove ads

Warszawa Centralna (varsovia centra) estas la plej grava longdistanca fervoja stacio en Varsovio. Ĝi estas subtera kaj havas ok trakojn ĉe kvar kajoj. Piediraj tuneloj ligas ĝin al la apudaj mallongdistancaj stacioj Warszawa Śródmieście kaj Warszawa Śródmieście WKD.

Rapidaj faktoj trairebla stacio • stacidomo de subtera fervojo • ĉefstacio • fervoja stacidomo, Situo ...

En Centralna haltas ankaŭ mallongdistancaj trajnoj, ekzemple de/al la flughaveno.

La stacio situas ĉe la pli-malpli orient-okcidenta fervoja akso inter la stacioj Okcidenta (Warszawa Zachodnia) kaj Orienta (Warszawa Wschodnia). Trajnoj komenciĝantaj en Varsovio kutime komenciĝas en unu el ĉi-lastaj. Tiel la ok trakoj sufiĉas por la kutime mallongaj haltoj en Centralna.

Thumb

Surtere Warszawa Centralna havas ampleksan halon, apud kiu haltas pluraj tramaj kaj multaj busaj linioj. 500 metrojn oriente haltas la metroa linio 1 (stacio "Centrum").

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads