Warth-Weiningen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Warth-Weiningen
Remove ads

Warth-Weiningen komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 174 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1 200 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Panoramo de Tur- kaj Murgvalo, Warth-Weiningen videblas en mezo de la maldekstra bildduono

Warth-Weiningen situas en la Turvalo vidalvide de la alfluo de Murg al la rivero Turo. Kun la kantona ĉefurbo Frauenfeld la komunumo estas ligita per ponto trans Turo. Sur la teritorio de la komunumo situas la fama Kartuziejo Ittingen, iama Monaĥejo de la kartuzianoj.

Al la komunumo apartenas la municipoj kaj setlejoj Warth, Weiningen, Geissel, Nergeten kaj Weckingen.

Remove ads

Trafiko

Pere de la publika trafiko Warth-Weiningen atingeblas per la poŝtaŭtolinio de Frauenfeld al Eschenz. La komunumo havas apud Frauenfeld ankaŭ facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A7.

Historio

La unuas dokumenta mencio de Weiningen datiĝas el la jaro 1219 kiel Winingin. La komunumo tiam troviĝis sub la malalta jurisdikcio de la Kartuziejo Ittingen, kies historio estas forte ligita kun Warth kaj Weiningen.

La hodiaŭa komunumo estiĝis la 1-an de januaro 1995 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Warth kaj Weiningen.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads