Lago de Wohlen

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lago de Wohlen
Remove ads

La Lago de Wohlen estas baraĵlago en Svislando, kiu situas nordokcidente de la urbo Berno. Akvon ĝi ricevas precipe pro la rivero Aro, kiu trafluas ĝin. La altecodiferencon ĉe la baraĵo oni uzas por produkto de elektro. La lago havas areon de 3.65 km² kaj maksimuman profundecon de 20 metroj. Ĝi plejgrandparte tre mallarĝas (plej granda larĝo ĉirkaŭ 700 m, longeco ĉirkaŭ 8 km), tial ke ĝi pli similas al larĝa rivero ol al lago.

Rapidaj faktoj baraĵlago [+], Lando ...
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads