Rubehoperdriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Rubehoperdriko, Xenoperdix obscurata estas malgranda, proksimume 29 cm longa, tre strieca, bruneca birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj, kun ruĝeca vizaĝo, grizaj subaj partoj, olivecbrunaj krono kaj supraj partoj. Ĝi havas ruĝan bekon, brunajn irisojn kaj flavajn kurojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Ili loĝas kaj estas endemia de ĝangaloj aŭ pluvarbaroj de la altaj teroj de Rubeho en Tanzanio. Ĝi estis iam konsiderata tre klare markata subspecio de la Udzungŭa perdriko, Xenoperdix udzungwensis de la Montoj Udzungŭa, sed ĝi estas nune agnoskata kiel specie distinga [1]). La dieto konsistas ĉefe el skaraboj, formikoj kaj semoj.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando, limigita teritorio kaj troa ĉasado, la Rubehoperdriko estas nune endanĝerita.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




