Zajnab bint Ĝahŝ
unu el la edzinoj de Mohamedo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Zajnab bint Ĝahŝ, arabe زينب بنت جحش, Zajnab bint Ĝaḥŝ (naskiĝis en 592, mortis en 641) estis edzino de la profeto Mohamedo, kaj konsiderata de islamanoj kiel "la patrino de la kredantoj".[1] Ŝi estis ankaŭ edzino dum malpli ol unu jaro de lia adopta filo Zaid ibn Harithah, el kiu ŝi divorcis. Ŝi estis ankaŭ kuzino de Mohamedo.[2] La patro de Mohamedo estis frato de ŝia patrino, Umaimah bint Abd al-Muttalib.[3] Ŝia frato, Ubajd-Allah ibn Ĝahŝ, forlasis la islamon por kristanismo. La edzino de ŝia frato Ramlah bint Abi Sufjan, edziĝis poste kun Mohamedo. Ŝi havis fratinon nome Hammanah bint Ĝahŝ.
Mohamedo timis kritikon se li edzinigas Zajnab. La antaŭislama kutimo malaprobis la geedzecon inter viro kaj la eks-edzino de lia adopta filo, kiu estos konsiderata incesto.[4] La araba socio estus konsideranta tion ege erara, ĉar oni konsideris, ke adopta filo esta vere "filo", kaj tial tio estus, eĉ se ŝi estas divorcinta, incesta.[5][6] Tial, Mohamedo dekomence kaŝis la ideon edzinigi ŝin. Kaj poste nuligis la juron kiu identigis naturajn filojn kaj adoptajn filojn.[7][8] Zajd ne estos konsiderata filo de Mohamedo, kaj li estis konata denove per sia dekomenca nomo "Zajd ibn Harithah" anstataŭ "Zajd ibn Muhammad".
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads