Zeihen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Zeihen
Remove ads

Zeihen estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 965 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Zeihen situas en la Argovia Jŭraso en sudoriento de la tiel nomita Frikvalo. Tra la ĉefvilaĝo Unterzeihen fluas la rivereto Zeiherbach, kiu sur la teritorio de la komunumo alfluas al Sissle.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Zeihen limas en nordo al Bözen kaj Effingen, en nordoriento al Bözberg, en sudoriento al Schinznach-Dorf, kaj en sudo al Thalheim AG, en sudokcidento al Densbüren, en okcidento al Herznach kaj Ueken, kaj en nordokcidento al Hornussen.

Trafiko

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Effingen kaj Herznach.

La plej proksima aliro al la nacia aŭtoŝoseo A3 troviĝas ĉe la strato al Effingen en distanco de 2 km, ĝi estas veturebla tamen nur al kaj el la direkto de Zuriko.

Historio

La unua skriba mencio de Zeihen datiĝas el la jaro 1289 kiel Zeigen en dokumento de la Monaĥejo St. Blasien.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads