Zifta
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Zifta (arabe زفتى, kopte ⲍⲉⲃⲉⲑⲉ) estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Garbija.
Remove ads
Demografio
En Zifta loĝis 102 411 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Geografio
Zifta kuŝas sur la maldekstra bordo de la orienta branĉo de Nilo 16 m super la marnivelo, ĝuste ĉe la kontraŭa bordo troviĝas Mit Gamr. Tiu Mit Gamr troviĝas 2, provinca sidejo Tanto 15, Benho 28, Zagazigo 29, Kafr aŝ-Ŝejĥo 40, Abu Kebir 41, Ŝebin el-Komo 45, ĉefurbo Kairo 75, Damiato 95, Ismailio 99 kilometrojn (aere) .
Historio
En la 12-a jarcento Zifta estis grava regiona komerca centro precipe por teksaĵoj, silkoj, linoj, indigoj, sezamoj. Ekde la 1670-aj jaroj la loko estis signifa laborejo, kie oni prilaboris kafsemojn. En 1919 la britoj ekzilis la lokajn gvidantojn, tial ribelo okazis, eĉ oni deklaris sendependecon kaj respublikon.
Ekonomio
En Zifta oni produktas pretajn vestaĵojn kaj laktaĵojn. Menciindas, ke digoj ĉe Nilo estis konstruitaj inter 1881 kaj 1952.
Trafiko
3 fervojaj linioj, unu ĉefvojo kaj 3 flankovojoj kuras al Zifta. Po unu pontoj (nur voja kaj komuna voja-fervoja) funkcias tra la Nilbranĉo, kiu estas navigebla.
Klimato
Zifta situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas ĉirkaŭ 50 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 13-27 °C.
Vidindaĵoj
Referencoj
Fontoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads