Zoltán Nuridsány
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
NURIDSÁNY Zoltán (nuridĵa:n) estis hungara pentristo naskita en Târgu Mureş la 22-an de aŭgusto 1925 kaj mortinta en Debrecen la 22-an de majo 1974.
Biografio
Zoltán Nuridsány lernis en privatlernejo de Tibor Gallé kaj inter 1944-1948 en la arta altlernejo de Budapeŝto, kie liaj majstroj estis István Szőnyi, János Kmetty, en mozaikfako Géza Fónyi. En 1947 li partoprenis en la ekspozicio de junuloj de Európai Iskola (Eŭropa Skolo), en 1948 li ricevis la stipendion de Római Magyar Akadémia (Hungara Akademio de Romo), en 1962 li faris studvojaĝon en Vietnamio. En 1974 li estis honorita de Magyar Partizán Emlékérem. Ekde 1949 li estis ano de tiel nomata Négyesfogat [kun Gellért Orosz, Ferenc Jánossy, Gyula Sugár ].
Remove ads
Fonto
- Artportalo.hu Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads