Zootopia
animacia filmo de 2016 direktita de Byron Howard e Rich Moore From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Zootopia (prononcata esperante, aŭ en angla prononco laŭ sistemo IFA [zuːtˈo͡ʊpi͡ə], en pluraj aliaj lingvoj: Zootropolis) estas animacia filmo produktita de Walt Disney Animation Studios. Estas la 55-a animacia filmo de Disney.
Remove ads
Intrigo
En mondo loĝata de antropomorfaj mamuloj, kie predantoj kaj predospecioj kunekzistas pace en harmonio, kuniklino Judi Hopps iĝas policisto en la urbego Zootopia. Ŝia polica vivo ne facilas kiel sola kuniklo inter precipe rinoceroj kaj elefantoj.
Ŝi komencas esplori misteron pri malaperinta lutro, sub la kondiĉo ke ŝi perdos sian postenon se ŝi ne sukcesos dum 48 horoj. Ŝi devas kunlabori kun la lerta fraŭdula vulpo Nick Wilde, kaj ili malkovras komploton multe pli grandan ol ili imagis.
Remove ads
Listo de voĉaktoroj en la origina, anglalingva versio
- Ginnifer Goodwin: Officer Judy Hopps
- Jason Bateman: Nicholas P. "Nick" Wilde
- Shakira: Gazelle
- Idris Elba: Chief Bogo
- J. K. Simmons: Leodore Lionheart
- Nate Torrence: Officer Benjamin Clawhauser
- Jenny Slate: Dawn Bellwether
- Mark "Rhino" Smith: Officer McHorn
- Tommy Chong: Yax
- Octavia Spencer: Mrs. Otterton
- Kristen Bell: Priscilla
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads