genro From Wikipedia, the free encyclopedia
Lentano (Lantana) estas genro da plantoj el la familio de la verbenacoj.
Lentano | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lantana camara | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
ĉ. 150 specioj, inter ili: | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Temas pri arbustoj kaj grimpoplantoj, en malmultaj kazoj ankaŭ pri herboj kaj arbetoj. La tigoj ofte estas haraj aŭ iom pingletaj.
La floroj grupiĝas en densaj infloreskoj. La unuopaj floretoj havas mallongajn tigetojn, kaj la centra floreto elstaras el inter la ĉirkaŭaj, kiuj formas kalikon. La florfolioj povas havi preskaŭ ĉiujn kolorojn: ekzistas blankaj, flavaj, ruĝaj, bluaj kaj violkoloraj. La fruktoj havas unu aŭ du semojn kaj iom memorigas pri rubusoj. Ili dissemiĝas pere de birdoj.
La plej multaj el la proksimume 150 specioj kreskas en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Ameriko, kelkaj ankaŭ el tropikaj regionoj de Afriko. Iuj specioj tamen pro homa influo transportiĝis al aliaj varmaj regionoj de la tero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.