Map Graph

Feldkirch

komunumo de la aŭstria federacia lando Vorarlbergo

Feldkirch estas urba komunumo de la respubliko Aŭstrio. Ĝi situas en la federacia lando Vorarlbergo, en la pleja okcidento de la respublika teritorio, kaj estas la administra centro de samnoma distrikto. La urba areo konsistas el 34,33 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ la stato de januaro 2013 en ĝi vivis 31 269 homoj, kio signifas loĝdenson de 910 homoj/km². Feldkirch situas proksimume 30 kilometrojn sude de la orienta parto de la Bodenlago, sed nur malpli ol 4 kilometrojn for de la limo al la najbara ŝtato Liĥtenŝtejno - ĝis la liĥtenŝtejna ĉefurbo Vaduzo estas 15 kilometroj.

Read article
Dosiero:Feldkirch-banner.jpgDosiero:Wappen_at_Feldkirch.svgDosiero:Austria_relief_location_map.jpgDosiero:Feldkirch_Palais_Liechtenstein.jpg