insulo sur Sekvano, Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
La insulo Cité (prononcu [site]), aŭ france Île de la Cité, estas unu el la du insuloj de Parizo. Ĝi konsistigas la historian kaj geografian centron de la franca ĉefurbo : tie estis fondita la antikva urbo Lutetia. La insulo troviĝas en la riverego Sejno. La alia insulo de Parizo, Saint-Louis, situas oriente de la insulo Cité.
Insulo Cité | ||
---|---|---|
Insulo Cité en Parizo, oktobro 2004 | ||
rivera insulo • vidindaĵo | ||
Akvejo | Sejno | |
Geografia situo | 48° 51′ 17″ N, 2° 20′ 45″ O (mapo)48.8547222.345833 | |
| ||
Areo | 0,225 km² | |
Administrado | Francio (Parizo) | |
Loĝantaro | 1 168 (2007) 5 191 loĝ./km² | |
Ekde la romia periodo, la okcidenta pinto de la insulo gastigis palacon, dum la orienta parto estis dediĉita al religio, precipe post la konstruo je la 10-a jarcento de la unua katedralo, kiu antaŭvenis la nunan katedralon Dipatrino de Parizo. Inter tiuj du areoj etendiĝis ĝis la mezo de la 18-a jarcento loĝejoj kaj butikoj. Ekde tiam estis starigitaj variaj konstruaĵoj rilataj al juro, ekzemple la polica prefektejo, la tribunalo de Parizo, la malsanulejo Hôtel-Dieu kaj la tribunalo pri komerco.
Hodiaŭ, nur la okcidenta kaj norda pintoj de la insulo konservas loĝejojn. El tiuj ĉi, kelkaj belegaj domoj datiĝas de la 16-a jarcento.
La Île de la Cité estas ligita al la resto de Parizo per pontoj al ambaŭ bordoj de la rivero kaj al la insulo Saint-Louis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.