Ólafur Þ. Kristjánsson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ólafur Þ. Kristjánsson (1903–1981) estis tre aktiva esperantisto dum sesdek jaroj, kunredaktoro de Voĉo de Islando, sekretario, prezidanto, de iuj esperantistaj societoj, esperanto-instruisto, verkinto de malgranda sed tre bona Esperanto-islanda vortaro, kaj la vigle verkita libro, Islando lando – vivo – literaturo; profesie instruisto kaj lernejestro, tamen havis tempon traduki diversajn literaturaĵojn. En Voĉo de Islando aperis liaj tradukoj de la noveloj: Pardono de Einar H. Kvaran kaj La vulpa felo de Guðmundur G. Hagalín.