Ötzi
glacimumio de prahistoria viro, malkovrita en la Italiaj-Aŭstriaj Alpoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ötzi aŭ Ötzi, la glacihomo aŭ la glaĉerhomo aŭ la mumio de Similaun) estas mumio, kiun trovis Helmut Simon, montogrimpisto, kaj lia edzino ĉe la itala-aŭstra limo en 1991, en glaĉero. Ili ekvidis la homon en la glacio, ĉar la glaĉero degelas, retiriĝas en la lastaj jardekoj en la Alpa regiono pro la tutmonda varmiĝo, forceja efiko.
Ötzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | Dato ne konata en Feldthurns, sen valoro, [[Dosiero:La sistemo ne konas la identigilon "Qsen valoro". Bonvolu uzi validan identigilon.|20px|link=]] sen valoro |
Morto | Dato ne konata en Tisenjoch, sen valoro, [[Dosiero:La sistemo ne konas la identigilon "Qsen valoro". Bonvolu uzi validan identigilon.|20px|link=]] sen valoro |
Mortokialo | ĝismorta sangoperdo • hipotermio |
Tombo | Sudtirola Muzeo pri Arkeologio |
Lingvoj | nekonata valoro |
Okupo | |
Okupo | metiisto |
TTT | |
Retejo | https://iceman.it/en https://iceman.it/de https://iceman.it |
La glaciulon oni nomis "Ötzi" pro la loko, kie oni trovis ĝin, la Ötz-valo. Oni nomis lin ankaŭ "glaĉerhomo", aŭ pli familiece "glacihomo". Similaun estas la nomo de la 3606 m alta apuda montopinto.
En septembro de 1991 germana geedza paro trovis en la aŭstra monto-regiono Ötztal mumian kadavron en alteco de 3200 m. Dum la savo-agado oni malkovris – apud la korpo – diversajn aliajn aĵojn, ekzemple hakilon el kupro, pafarkon, ledan ujon enhavantan 14 sagojn kun pintoj el ŝtono, kolopendaĵon (verŝajne amuleto) kaj dorsosakon.
Post mezuroj oni konstatis, ke Ötzi troviĝis je 92,55 metroj de la limo en Italio. La mumio videblas en la muzeo de Bolzano ekde marto 1998.