Ĉambroplanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉambroplanto estas plantoj, kiuj estas kultivataj de homoj dum la tuta jaro en endomaj ejoj, ĉambroj, oficejoj kaj aliaj ejo. Ili estas ornamplantoj, kiuj staras kaj kreskas en la domo, male al ornamplantoj, kiuj estas plantitaj en parkoj, ĝardenoj aŭ ekstere sur balkono, aŭ agrikulturaj kulturplantoj. Ĉambroplanton malsamas de tinplantoj per tio, ke tiuj nur staras dum la somera duonjaro ekstere kaj dum la malvarmaj monatoj ili travintrumas endome. Kvankam la plej multaj ĉambroplantoj estas kultivitaj en florpotoj la termino potplanto ne estas sinonomo. Potplantoj povas stari en la ĉambro, kaj tiam ili estas ĉambroplanto, aŭ stari ekster iu konstruaĵo, ekzemple sur balkono, sur apuddoma muro aŭ ie en la ĝardeno.