Ĉefa fokuso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉefa fokuso estas punkto en optika akso de lenso aŭ objektivo. En ĝi lumo, venanta de malfinio paralele al la optika akso, krucas la optikan akson.
Ĉefaj fokusoj estas du:
- Antaŭa F, de lumo venanta de la malantaŭo;
- Malantaŭa F' , de lumo venanta de la antaŭo.
Pro sfera aberacio kaj difrakto fokuso ne estas ideala geometria punkto.