From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉielarka truto (Oncorhynchus mykiss aŭ Parasalmo mykiss) estas specio de fiŝo el la familio Salmonedoj indiĝena de alfluantoj al la Pacifika Oceano en Azio kaj Nordameriko. Ĝi estas almare migranta truto (Anadroma) kiu laŭkutime revenas al nesala akvo por ovodemeti post 2 aŭ 3 jaroj enmare. Tiu specio estas nomata ankaŭ ŝtalkapo aŭ salmotruto.[1] Ankaŭ kelkaj aliaj fiŝoj de la salmoneda familio estas nomataj truto; kelkaj estas anadromaj kiel la salmo, dum aliaj loĝas nur en nesala akvo.[2]
Tiu specio estis enmetita por manĝo aŭ sporto en almenaŭ 45 landoj, el ĉiu kontinento escepte Antarkton. En kelkaj lokoj, kiaj Suda Eŭropo, Aŭstralio kaj Sudameriko, ili negative efikis sur la indiĝenaj fiŝospecioj, ĉu ĉar ili manĝis tiujn, forkonkurencis ilin, transdonis kontaĝajn malsanojn, (kiaj la Myxobolus cerebralis transmitita de la anelido Tubifex) aŭ per hibridiĝo kun tre proksime parencaj specioj kaj subspecioj kiuj estas indiĝenaj de okcidenta Nordameriko (ekzemple Salmo marmoratus kaj Salmothymus obtusirostris salonitana).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.