Ĉinio
ŝtato en Orienta Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉinio aŭ Ĉinujo aŭ Ĥinujo (ĉine 中国, pinjine: Zhōngguó = "la Meza Regno"), oficiala nomo Ĉina Popola Respubliko (ĉine 中华人民共和国, pinjine: Zhōnghuá rénmín gònghéguó, prononco: Ĉungĥŭa Ĵonmin Kungĥokuo) estas lando en orienta Azio kaj la plej multhoma nacio en la mondo. Ĝi estas unupartia socialisma ŝtato regata de la Komunista Partio de Ĉinio, la tria aŭ kvara plej granda lando laŭ areo, kaj havas treege variajn geografion kaj kulturon. Ekde la enkonduko de kapitalisma ekonomio en 1978, Ĉinio fariĝis ĉefrolanto en mondkomerco, kaj certe fariĝos monda superpotenco dum la komenciĝanta jarcento.
- Ĉinio (la civilizacio) estas lando kun plurmiljara historio.
- Por alia lando, kiu uzas la vorton "Ĉinio" en sia oficiala nomo kaj situas sur la insulo Formozo, vidu: Tajvano (Respubliko de Ĉinio).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Respubliko Ĉinio. |
Rapidaj faktoj Membreco, Parto de ...
Ĉina Popola Respubliko | |||
ĉine: 中华人民共和国 (Zhōnghuá rénmín gònghéguó) | |||
lando | |||
|
|||
Oficiala nomo: 中华人民共和国 | |||
Himno: La Marŝo de la Volontuloj | |||
Membreco | Unuiĝintaj Nacioj | ||
---|---|---|---|
Parto de | Azio | ||
Montaroj | |||
Najbaras kun | |||
Grandaj urboj | |||
Riveroj | 5
| ||
Ĉefurbo | Pekino | ||
- mezo | Pekino | ||
- koordinatoj | 39° 54′ 20″ N 116° 23′ 29″ O (mapo) | ||
Areo | 9 640 821 km² (964 082 100 ha) | ||
Loĝantaro | 1,380,000,000 (2015 lau UN) | ||
Denseco | 145 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1949 | ||
Ĝenerala Sekretario | Xi Jinping | ||
Prezidento | Xi Jinping | ||
- Ĉefministro | Li Qiang | ||
Horzono | Ĉinia Tempo (UTC+08:00) | ||
- somera tempo | ne observita | ||
Telefona antaŭkodo | +86 | ||
ISO 3166-1 | CN | ||
Interreta domajno | .cn | ||
Monunuo | Renminbio (¥) | ||
Lingvo | ĉina | ||
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉinio
| |||
Vikimedia Komunejo: China | |||
Retpaĝo: www | |||
Ĉina Esperanto-Ligo | |||
Fermi