Ĝangalo (retportalo)
retportalo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝangalo E-Portalo estis esperantlingva interreto-portalo, kiu funkciis de januaro 2003 ĝis maksimume majo 2008. Brazilano Flavio Rebelo estris ĝin. Ĝi publikigis ĉiutagajn mondajn novaĵojn kaj Esperanto-novaĵojn, kaj disponigis plurajn aliajn servojn: Blogaron, babilejon, la kanalon Voĉoj (kie ĉiu povas publikigi siajn Esperanto-novaĵojn) kaj multajn aliajn.
Ĉi tiu artikolo temas pri iama esperantlingva interreto-portalo. Por densa arbaro rigardu la paĝon Ĝangalo. |