Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Regno de Gvatemalo, Gvatemala Reĝlando aŭ Capitanía General de Guatemala (Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo), estis teritoria ento ene de la Hispana Imperio, ene de la Vicreĝlando de Nueva España, organizita de Hispanio dum ties Hispana koloniigo de Ameriko, inter 1540 kaj 1812 kaj el 1816 al 1820. El 1812 al 1814 kaj el 1820 al 1821 la teritorio, same kiel la tuta Hispanio sub la reĝimo de la Constitución de Cádiz, estis dividita en provincoj kiuj ne estis subordigitaj laŭ politiko, sed ja laŭmilite kaj laŭjure. En 1821 la kvin provincoj (nome Provinco de Ciudad Real de Chiapas, Provinco de Gvatemalo, Provinco de San Salvador, Provinco de Comayagua kaj Provinco de Nikaragvo kaj Kostariko), ĉiu separe, proklamis sian sendependecon el Hispanio. Sekvajare la plej parto el ili unuiĝis al Unua Meksika Imperio, kaj post ties falo, formis en 1823 la ŝtaton de Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko kaj en 1824 tiun de la Federacia Respubliko de Centra Ameriko.
Ĝenerala Kapitaneco de Gvatemalo | |||||||||
| |||||||||
ĝeneralkapitanlando de la Hispana Imperio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.