Ĵ
14-a litero de Esperanta alfabeto; la litero J kun cirkumflekso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵ, minuskle ĵ, estas la 14-a litero de la Esperanto-alfabeto, havanta la prononcon (laŭ IFA) [ʒ] kaj la nomon "ĵo".
Rapidaj faktoj Ĉapelo ˆ ...
Ĉapelo ˆ | |
---|---|
 | â |
Ấ | ấ |
Ầ | ầ |
Ẫ | ẫ |
Ẩ | ẩ |
Ậ | ậ |
Ĉ | ĉ |
Ḓ | ḓ |
Ê | ê |
Ế | ế |
Ề | ề |
Ễ | ễ |
Ể | ể |
Ệ | ệ |
Ḙ | ḙ |
Ĝ | ĝ |
Ĥ | ĥ |
Î | î |
Ĵ | ĵ |
Ḽ | ḽ |
Ṋ | ṋ |
Ô | ô |
Ố | ố |
Ồ | ồ |
Ỗ | ỗ |
Ổ | ổ |
Ộ | ộ |
Ŝ | ŝ |
Ṱ | ṱ |
Û | û |
Ṷ | ṷ |
Ŵ | ŵ |
X̂ | x̂ |
Ŷ | ŷ |
Ẑ | ẑ |
Fermi
Ĵ ĵ
Ĵ estas invento de Zamenhof, modifo de J. La kaŭzo, ke li ne elektis la signon Z kiel bazon (kio estus pli logike, kiel voĉa kuzo de 'Ŝ'), probable estas influo de la franca, en kiu j prononcatas [ĵ], ekzemple la nomo Jacques [ĵak]. Ankaŭ povas faktori, ke ẑ estas grafike malbona solvo (tiom da pintaj anguloj ĝenas la legadon). Pro la ortografia simileco, ĵ estas ofte uzata eĉ por transskribi j [ĝ] de angladevenaj vortoj, spite al la ŝanĝata prononco: jeep [ĝip] > "ĵipo", jazz [ĝez] > "ĵazo".