Ŝablono-Diskuto:Informkesto renkontiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
@Robin van der Vliet:La informkesto nun aŭtomate prenas ĉiujn informojn el vikidatumoj. En la tekstoj - kiel ekzemplo preniĝu IJK 1994 - tio kaŭzas informkestajn informojn kiel Loko: Ĉonano, South Chungcheong Province, Flag of South Korea (1949-1997).svg Sud-Koreio, kaj sub la paĝo (en kiu ne estas ĉapitro referencoj) aldoniĝas dufoje referenco "↑ importita el: Vikipedio en Esperanto". Evidente, la ideo de la aŭtomatigisto estas komfortigi aldonon de informkestoj al ĉiuj artikoloj pri renkontiĝoj, per nura aŭtomata enkopiado de la indiko {{Informkesto renkontiĝo}} sen ke necesus tajpi parametrojn. Sed nun necesas iri al la angla vikipedio, serĉi la tekston South Chungcheong Province, de tie iri al vikidatumoj, tie aldoni esperantan nomon de la provinco, poste en ĉiuj tekstoj uzantaj la informkeston kontroli ĉu jam estas indiko == Referencoj == {{referencoj}}, kaj tamen fine restos la demando ĉu sencos dufoja "referenco" ke la renkontiĝaj datoj estas "↑ importita el: Vikipedio en Esperanto" - Tiu ĉi teksto estas en la Vikipedio en Esperanto, kaj la informo pri dato en tiu teksto ne estis "importitaj de tiu vikipedio ien alien". Multe pli simplus mem ŝanĝi informkestajn parametrojn ĉi tie, ol fari ĉion en vikidatumoj, kaj poste ĉiukaze havi mallogikan rezulton. Tiu ĉi "plibonigo" ankoraŭ tute ne maturas. ThomasPusch (diskuto) 09:33, 31 mar. 2017 (UTC)
- Mi ĝisdatigis la modulon por ke ĝi ignoru referencojn kiuj estas importitaj el la Esperanta Vikipedio. Oni ankaŭ ne bezonas iri al la angla Vikipedio, oni povas tuj iri al Vikidatumoj per la maldekstra butono. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:39, 1 apr. 2017 (UTC)
@Tlustulimu kaj Moldur: Fakte la samam temo de 2017 ankoraŭ nun ne estas solvita tute elegante: Mi ĵus notis en redaktoresumo "Mi esperas ke mi nun de fuŝas ion, sed mi konvinkiĝas ke ĉe parametro loko devas esti ebleco uzi lokan parametron - do devus esti {{#if: {{{loko|}}}|{{{loko|}}} }}". Evidente mi bone enplantis la lokan parametron "loko", sed se la loka parametro nun uziĝas, tamen poste duafoje ankoraŭ enpreniĝas la informo el vikidatumoj. Ĉu iu el vi, kiuj pli lertas en manipuloj de informkestoj, povus rapide aranĝi, ke uzo de loka parametro signifu neuzon de la posta informo el vikidatumoj? Tute ne-spektakla apliko de la nun duobla parametro estas la teksto UK 1908, kie la loka parametro nun ĝuste indikas "Dresdeno, Germana Regno" kaj la informo el vikidatumoj post iom neĝuste indikas "Dresdeno, Germanio". Ĉe la teksto pri la UK 1908 la diferenco malgrandas, sed mi imagas ke povas esti aliaj kazoj, kie oni vere bezonus lokan parametrojn en la informkesto. Oni ne malinventu la funkcion ke esperantlingvajn artikolojn oni ankaŭ povas redakti en la esperantlingvaj artikoloj! Aldona helpo de aŭtomata enpreno de vikidatumoj estas valora aldona helpilo, sed ne estu la sola vojo redakti... ThomasPusch (diskuto) 12:40, 1 sep. 2023 (UTC)
- Kara ThomasPusch, mi faris eksperimentan ŝanĝon, kiu espereble plenumas vian peton. Notu ke la formulo {{#if:esprimo1|esprimo2|esprimo3}} rezultigas jenon: Se "esprimo1" estas io ajn (ne malplena), tiam uzu "esprimo2", alikaze uzu "esprimo3". Ĉi tie mi enmetis por "esprimo1" kaj "esprimo2" la samon, nome {{{loko|}}}, kaj por "esprimo3" mi enmetis la tutan longegan formulon kiu prenas informoj el parametro P276 ("loko") el Vikidatumoj. Do, mia efektiva redakto estis nur la aldono de "|" kaj la movo de la duobla ferma kurba parentezo pli malantaŭen. Se tiu ŝanĝo plaĉas al vi, ĝi povas resti, se ne - sentu vin libera malfari ĝin. - Espereble tio helpas, kaj iom klarigas! Amike, Moldur (diskuto) 17:17, 1 sep. 2023 (UTC)
- @Moldur: Via ŝanĝo funkcias, kaj tial kompreneble plaĉas al mi. Miaj aktivaj konoj prilabori informkestojn iom rustiĝis, kaj mi simple iom hezitemis mem eksperimenti, kio ĉe mi estintus laŭ principo provo kaj eraro... Koran dankon! ThomasPusch (diskuto) 17:26, 1 sep. 2023 (UTC)