Ŝarm el Ŝejĥ
banurbo en la azia parto de Egiptio, sur la duoninsulo Sinajo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝarm el Ŝejĥ (arabe شرم الشيخ, alilingve ankaŭ Sharm-el-Sheik) estas banurbo en la azia parto de Egiptio. Ĝi situas sur la suda pinto de duoninsulo Sinajo, ĉe Ruĝa Maro.
Rapidaj faktoj urbo • feriurbo • kism, Administrado ...
Ŝarm el Ŝejĥ | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • feriurbo • kism | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 73 000 (2015) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 27° 51′ N, 34° 18′ O (mapo)27.85194444444434.305 [+] | ||||
Alto | 1 m [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sharm el-Sheikh [+] | |||||
Fermi
Ĝis la 20-a jarcento, ĝi estis nur beduenvilaĝo, sed la klara akvo kombinita kun bonaj koralaj rifoj altiris turistojn.
Post la redono al Egiptio investuloj igis ĝin centro de turismo, kiu donas al Egiptio gravajn enspezojn.Pro la kvieta kaj klara akvo de la Ruĝa Maro ĝi estas populara loko por subakva sporto. Proksime situas la nacia parko Ras Mohammed. En la urbo troviĝas multaj hoteloj. La urbo ankaŭ havas flughavenon kien flugas diversaj ĉartakompanioj el Eŭropo. La turista strio etendiĝas ĝis al la Naama Golfo.