From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝavarmo (arabe شاورما; ŝaŬARma) estas manĝaĵo en Mezorienta kuirarto, farita el maldikaj tranĉaĵoj de rostita viando. La viando estas stakita en konuseca formo kaj rostata sur malrapide turnata vertikala stango. Origine el ŝafaĵo aŭ ŝafidaĵo, numtempe ŝavarmo povas esti ankaŭ el kokaĵo, meleagraĵo, bovaĵo, aŭ bovidaĵo.[1][2][3] Oni tranĉas maldikajn pecojn de la rostata surfaco, dum la viandokonuso daŭre turniĝas.[4][5] Ŝavarmo estas unu el la plej popularaj stratmanĝaĵoj en la mondo, ĉefe en Egiptio, en la landoj ĉe la orienta bordo de Mediteraneo kaj en la Araba Duoninsulo.[6]
Ŝavarmo | |||
---|---|---|---|
Kie estas manĝata | Anatolio, Levantenio, Mezoriento | ||
Ĉefaj ingrediencoj | Viando: ŝafaĵo, kokaĵo, meleagraĵo, bovaĵo Sandviĉo: Ŝavarma viando, pitapano aŭ vrapa pano, tranĉitaj aŭ pecetigitaj legumoj, peklita kukumo, kaj diversaspecaj spicaĵoj. | ||
Origino | Otomana Imperio | ||
Similaj preparaĵoj | Turnkebabo, pastraj takoj, giroso | ||
Ŝavarmo estas esperantigaĵo de ŝaŭarma, kiu estas arabigaĵo de la turka çevirme (ĉevirME) 'turniĝado', kiu referencas al la turniĝanta stangorostilo.[7]
Kvankam la rostado de viando en vertikalaj stangoj havas antikvan historion, la metodo de la kradrostado de vertikala stako el viandtranĉaĵoj kaj detranĉata dum ĝi estas kuirata unue aperis en la 19-a jarcento en la Otomana Imperio, en kio nun estas Turkio, en la formo de turnkebabo.[8][9][10] Ambaŭ la greka giroso kaj ŝavarmo devenas de ĉi tiu.[11][12] Ŝavarmo, dum la frua 20-a jarcento poste iĝis la numtempa meksika manĝaĵo pastraj takoj kiam ĝi estis alportita tien fare de libanaj enmigrintoj.[13]
Ŝavarmon oni faras el maldikaj tranĉaĵoj de spicita marinita ŝafaĵo, ŝafidaĵo, bovaĵo, bovidaĵo, kokaĵo, aŭ meleagraĵo. La tranĉaĵoj tiam estas stakataj sur rostostango ĉirkaŭ 60 centimetrojn alta. Ŝafa graso povas esti aldonita por provizi pli da graso por sukeco kaj gusto. Motora stangorostilo malrapide turnas la viandostakon antaŭ varmigilo, rostante la eksteran tavolon. Tranĉetojn oni tranĉas el la turniĝanta stako por servado, kutime per longa, akra tranĉilo.
Spicoj eble inkluzivas kuminon, kardamomon, cinamon, kurkumo kaj paprikon, kaj en kelkaj ejoj baharaton.[14][15] Ŝavarmon oni kutime servas kiel sandviĉon aŭ vrapo, en flanpano kiel pitapano aŭ tabunpano.[16][17] Ĝin oni ofte garnas per kubtranĉitaj tomatoj, kukumoj, kaj cepo, peklitaj legomoj, kaj sezama saŭco aŭ ambaa manga saŭco. Iuj restoracioj eble ofertas pliajn garnaĵojn kiel kradrostitajn kapsikojn, melongenojn aŭ terpomfingrojn.[18]
En Israelo, ŝavarmo plej ofte estas el malhela meleagraĵo kaj kutime serviĝas kun sezama saŭco, ĉar la servado de jogurta saŭco kun viando estus kontraŭkoŝera pro la kuna manĝado de lakto kun viando.[19]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.