Papo Ŝenudo la 3-a de Aleksandrio (kopte: Ⲡⲁⲡⲁ Ⲁⲃⲃⲁ Ϣⲉⲛⲟⲩⲟϯ ⲡⲓⲙⲁϩ ϣⲟⲩⲙⲧ, arabe: البابا شنوده الثالث; ofte latinliterigita Shenouda, naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1923 en Provinco Asjut, Egiptio, kun naskiĝnomo Nazir Gajed, arabe: نظير جيد mortis 17-an de marto 2012), estis la 117-a papo de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj patriarko tut-afrika ĉe la sankta apostola sidejo de Sankta Marko la evangeliisto de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio.
Ŝenudo la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Papo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio | |||||
Persona informo | |||||
ثٮٺودة الثالث | |||||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1923 en Manfalut | ||||
Morto | 17-an de marto 2012 (88-jaraĝa) en Aleksandrio | ||||
Mortis pro | rena malfunkcio vd | ||||
Tombo | Monastery of Saint Pishoy vd | ||||
Religio | Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio vd | ||||
Lingvoj | araba • angla • franca • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio • Unuiĝinta Araba Respubliko • Egiptio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kairo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo • pastro • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭ difino de sia ofico, li estas ĉefo de la sankta sinodo de la Kopta Ortodoksa Patriarkujo Aleksandrio.
Li servas kiel papo de Aleksandrio ekde la 14-a de novembro 1971, prezidante tutmondan pligrandiĝon de la Kopta Ortodoksa Eklezio. Dum sia papa regno, Ŝenudo la 3-a enoficigis la unuajn episkopojn super Nord-Amerikaj episkopujoj, kiuj nun enhavas pli ol cent kirkojn (kompare kun kvar en 1971), kaj la unuajn episkopojn en Aŭstralio, kaj li ankaŭ establigis la unuajn koptajn kirkojn en Sud-Ameriko.
Li estas konata pro sia forta subteno de unueco de la Kristanaro, kaj ekde la 1970-aj jaroj, apogas interkonfesiajn kristanajn interparolojn.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.