Ŝijaismo
branĉo de islamo, populara en Irano, Irako, Azerbajĝano, Barejno, Libano, kaj aliaj landoj, laŭ kiu Mohamedo elektis Alion kiel sia sukcedonta gvidanto (imamo) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝijaismo[1] (arabe الشيعة) signifas "partio" (شيعة علي shî'at 'alî, la partio, la sekvantoj de Alijo), ĝi konsistigas unu el la plej fruaj grupoj disiĝantaj de la ĉefa linio de la islamo (Sunaismo). Cetere, ŝijaismo okupas la duan lokon de la manieroj sekvi la islaman kredon. Laŭ ŝijaisma konvinko, nur la kvara kalifo Alijo (Ali ibn Abi Talib, nevo kaj bofilo de Mohamedo, 656 ĝis 661) estu la legitima posteulo de Mohameto t.e. politika kaj religia estro (imamo) de la islama komunumo aŭ Kaliflando. Tiu malkonsento tuj post la morto de Mohameto (632) fine gvidis al la disvolvigo de la ŝijaisma apartiĝo.
Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
Disputoj pri la demando kiom da posteuloj vere troviĝas en la heredantaro de Alijo sekvigis ceterajn disiĝojn en la ŝijaismo. Tiel disvolviĝis tri ĉefaj tendencoj agnoskantaj aŭ kvin, sep aŭ dekdu legitimajn imamojn. El tiuj tri tendencoj, la dekduimamismo estas la plej grava, ekzistanta ĉefe en Irano, kiu i.a. kredas je la "kaŝita" imamo (Mahdi), kiu venos justigi la mondon, simile al mesioj de judismo. La nuntempaj ŝijaistoj konsistantaj ĉirkaŭ 10% de ĉiuj islamanoj loĝas ĉefe en Irano, Irako, Azerbajĝano, Sirio, kaj Pakistano.
Dekduimamismo (Ithnā'ashariyyah) estas la plej granda branĉo de Ŝijaisma Islamo, kaj la termino Ŝija islamano estas ofte uzita por referenci al la dekduuloj kiel antonomazio. Je 2009 Ŝijaismaj islamanoj konstituis 10-13% el la monda islama loĝantaro, kaj 11-14% el la islama loĝantaro en Meza Oriento kaj Nordafriko, kaj inter 68% kaj 80% el Ŝijaistoj loĝas en nur kvar landoj: nome Irano, Pakistano, Barato kaj Irako.[2]
Ŝijaismo estas bazata en la Korano kaj en la mesaĝo de la profeto Mohamedo atestita en hadito registrita de la Ŝija, kaj de iaj libroj konsideritaj sanktaj fare de la Ŝijaismo (Nahj al-Balagha).[3][4] Ŝijaismo konsideras Ali kiel de dio nomumita kiel sukcedanto de Mohamedo, kaj kiel la unua Imamo. Ŝijaismo ankaŭ etendas tiun doktrinon "Imami" al la familio de Mohamedo, nome Ahl al-Bajt ("la popolo de la Hejmo"), kaj al kelkaj individuoj inter liaj posteuloj, konataj kiel Imamoj, kiuj laŭ ili posedas specialajn spiritan kaj politikan aŭtoritaton super la komunumo, nome senerarecon, kaj aliajn di-ordonitajn trajtojn.[5] Kvankam estas multnombraj subsektoj ene de Ŝijaismo, moderna Ŝijaisma Islamo estis dividita en tri ĉefaj grupoj: Dekduimamismo, Ismailismo kaj Zaidiismo el kiuj Dekduimamismo estas la plej granda kaj plej influa grupo inter Ŝijaismo.[6][7][8][9]
La ŝijaanoj valorigas sanktigan suferon kaj martirojn kaj havas gravajn pilgrimejojn en Irako (Naĝaf kaj Kerbela).