Ŝnurtira lukto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝnurtira lukto aŭ ŝnurtiro aŭ Ŝnuregtirado estas malnova grupa sporto, kiu servas mezuri la (tir)fortojn de du grupoj. La du grupoj tiregas la finon de ŝnurego kontraŭflanke. Venkanto estas tiu, kiu fortiras la kontraŭan grupon trans la mezlinion. Kelkfoje – ĉe popolaj ludoj – la mezlinion formas rojo.
Rapidaj faktoj speco de sporto, teama sporto • olimpika sporto ...
Ŝnurtira lukto | |
---|---|
speco de sporto | |
teama sporto • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Fermi
En 1995 okazis tragedio dum rekord-provo por Guinness-libro de rekordoj en skolta tendumejo en Westernohe (Westerwald), kiam ŝiriĝis la ŝnurego. 102 partoprenantoj vundiĝis, 2 infanoj mortis. La akcidenton kaŭzis la uzata fleksa plastika ŝnurego.