Ŝoguno
diktatoro de feŭdisma Japanio (1185–1868) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝoguno (japane: 将軍, kompleta titolo: 征夷大将軍 Seii Taishōgun, Subpremanto de barbaroj kaj granda generalo) estis japana militista titolo por gvidanto el la kasto de Samurajoj. Komence ŝoguno estis iom kiel eŭropa duko, sed iom post iom li iĝis la vera reganto de Japanio, anstataŭante la imperiestron (Tennō).