Ŝvacedruvera amiŝismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
religio > abrahamismo > kristanismo > anabaptismo > menonitismo > amiŝismo > ŝvacedruvera amiŝismo
la Ŝvacedruveraj amiŝoj (Schwatzedruwwere Amisch, Swartzendruber Amish [< familia nomo Swartzendruber /ŜVACEdruver/ + amiŝo < Svisgermana (dimunitiva formo) Ami < familia nomo Ammann + suffikso -isch]) rezultas el divido, kiu okazis en la graflando Holmes je la mezo de la dudeka jarcento. La Ŝvacedruveraj amiŝoj estas rimarkeblaj por ilia uzo de reflekta bendo anstataŭ la hela triangulo por malrapidaj veturiloj. Due, la Ŝvacedruveraj amiŝoj sukcesas vivi sen interna tubaro en iliaj domoj kaj lernejoj. La Ŝvacedruveroj parolas la pensilvanigermana lingvo kaj estas konsiderata kiel subgrupo de la malnovaj ordenaj amiŝoj, tamen la Ŝvarcedruveroj ne edz(in)iĝas kun pli malkonservativaj malnovaj ordenaj amiŝoj.