urbo de Litovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Šakiai estas urbo en la nordokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Šakiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Marijampolė. En 2023 en la urbo vivis 5 440 loĝantoj.
Šakiai | |||
---|---|---|---|
la urbodomo de Šakiai | |||
urbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Litovio | ||
Distrikto | distrikto Marijampolė (formale ĝis 2010) | ||
Komunumo | komunumo Šakiai | ||
Poŝtkodo | LT-71001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 440 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 777 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 57′ N, 23° 3′ O (mapo)54.95555555555623.044444444444 [+] | ||
Alto | 79 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Šakiai [+] | |||
La centra katolika preĝejo estis konstruita en modernisma stilo inter 1934 kaj 1940, tuj antaŭ la sovetia okupado de Litovio, laŭ planoj de la arkitekto Vytautas Žemkalnis-Landsbergis (1893-1993), kies filo Vytautas Landsbergis en 1990 iĝis la unua postsovetia ŝtata prezidanto de Litovio. La familia nomo origine estis germane Landsberg ("landa monto"), litovigita per aldono de substantiva sufikso -is, kaj post ankoraŭ pli litovigita per traduko Žemkalnis ("landa monto"). La kunmetita familia nomo do dufoje ripetas la saman nomon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.