![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Wappen_Landkreis_Greiz.svg/langeo-640px-Wappen_Landkreis_Greiz.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Greiz
distrikto en la federacia lando Turingio de Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Greiz situas en la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Greiz. La distrikto kovras areon de 834 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 96 381 loĝantojn.
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Turingio |
Administra sidejo: | Greiz |
Areo: | 834 km² |
Loĝantoj: | 96 381 (fine de decembro 2022) |
Oficiala kodo: | 16076 |
Aŭtokodo: | GRZ |
Situo ene de Turingio | |
![]() |
Najbaras la distrikto Burgenland kaj la eksterdistrikta urbo Gera norde, la distriktoj Zwickauer Land (Saksio) oriente, Vogtland (same Saksio) sude kaj Saale-Holzland okcidente.
Historie la distrikto estas parto de la regiono Vogtland, kies nomon ankoraŭ hodiaŭ portas la alia parto de la regiono, la najbara distrikto Vogtland en Saksio. 213 km² de la distrikto estas kovrataj per arbaroj, 13,3 km² estas akvaĵoj (riveroj, lagoj kaj akvobaraĵoj).
La distrikto en siaj hodiaŭaj limoj ekestis dum la jaroj 1994 per fuzio de la antaŭaj distriktoj Grea, Zeulenroda kaj Greiz.