Hungario
senmarborda regno en centra Eŭropo, apud Aŭstrio, Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, kaj Slovenio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hungario aŭ Hungarujo (hungare Magyarország [MAdjarorsag])[1] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi
La ĉefurbo de Hungario estas Budapeŝto (kun 1.702 mil loĝantoj). Aliaj grandaj urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El 10.0 milionoj loĝantoj de la lando 99% estas hungaroj. La plej disvastiĝintaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo. Hungario estas membro de Eŭropa Unio, NATO, UNO kaj Visegrada grupo.