Niĝerio
lando en okcidenta Afriko en la norda hemisfero, bordanta Atlantikon, apud Benino, Niĝerlando, Ĉado, kaj Kameruno / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Federacia Respubliko Niĝerio aŭ Niĝeria Federacia Respubliko (angle Federal Republic of Nigeria) estas federacia respubliko, eksa brita kolonio, en Okcidenta Afriko. Ĝi havas limon kun Benino okcidente, Niĝero norde, Ĉado kaj Kameruno oriente. Ties marbordo en la sudo kuŝas al la Golfo de Gvineo en la Atlantika Oceano. Niĝerio enhavas 36 ŝtatojn kaj Federacian Ĉefurban Teritorion, nome Abuĝo.
Ĝi estis loko de multaj antikvaj regnoj kaj imperioj, dum la moderna politika ŝtato Niĝerio havas siajn originojn en la brita koloniigo de la regiono dum la fino de la 19a al la komenco de la 20-a jarcentoj; ĝi estis formita per la kombino de du najbaraj britaj protektoratoj: nome la Sudniĝeria Protektorato kaj la Nordniĝeria Protektorato. Dum la kolonia periodo, la britoj starigis administran kaj juran strukturojn dum retenis tradician tribajn strukturojn. Niĝerio atingis sendependecon en 1960, sed eniris en la Niĝeria Enlanda Milito post kelkaj jaroj. Ĝi ekde tiam alternis inter demokratie elektitaj civilaj registaroj kaj militistaj diktaturoj, dum la balotado de 2011 ŝajnee kondukas al la unua reĝimo daŭra kaj relative libera.[1]
Ĝi estas la plej loĝata ŝtato de Afriko. Niĝerio estas ofte menciita kiel la "Giganto de Afriko", pro ties granda loĝantaro kaj forta ekonomio.[2] kun proksimume 174 milionoj da loĝantoj, Niĝerio ja estas la plej loĝata lando en Afriko kaj la sepa plej loĝata lando en la mondo.[3] La lando estas loĝata de ĉirkaŭ 500 etnaj grupoj, el kiuj la tri plej grandaj estas Haŭsoj, Igboj kaj Joruboj. Koncerne al la religioj, Niĝerio estas proksimume dividita en du duonoj inter kristanoj, kiuj loĝas ĉefe en la sudaj kaj centraj partoj de la lando, kaj islamanoj, kiuj koncentriĝas ĉefe en la nordaj kaj sudokcidentaj regionoj. Minoritato de la loĝantaro praktikas religiojn indiĝenajn de Niĝerio, kiaj popoloj indiĝenaj el la grupoj de Igboj kaj Joruboj.
Post jaroj de militista diktaturo la lando provas konstrui demokration kaj stabilan ekonomion. Riĉaj trovejoj de nafto ĝis nun ne povis mildigi la ege disvastigitan malriĉecon. Koruptado, perforto kaj religiaj konfliktoj inter la muslima nordo kaj la kristana sudo restas gravegaj problemoj.
En 2014, la ekonomio de Niĝerio (MEP) iĝis la plej granda en Afriko, nome pli ol 500 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj preterpasis tiun de Sudafriko por iĝi la 26a plej granda ekonomio de la mondo.[4][5] Krome, la proposcio inter ŝuldo kaj MEP estas nur de 11 % (8 & sub la proporcio de 2012).[6] Ĉe 2050, Niĝerio supozeble iĝos unu el la 20 plej altaj ekonomioj de la mondo.[7] La landaj nafto-rezervoj ludis plej gravan rolon en tiu kreska riĉo kaj influo. Niĝerio estas konsiderata kreskanta merkato fare de la Monda Banko[8] kaj estis identigita kiel regiona regpovo en Afriko.[7][9][10] Ĝi estas ankaŭ membro de la landaro konata kiel MINT (Meksiko, Indonezio, Niĝerio, kaj Turkio) nome grupo de landoj, kiuj estas amplekse rigardataj kiel sukcedantoj de la grupo BRIC (Brazilo, Rusio, Barato India kaj Ĉinio) de disvolviĝantaj ekonomifortaj landoj. Ĝi estas ankaŭ listita inter la "Venontaj Dekunu" kies ekonomioj verŝajne estos inter la plej fortaj en la mondo. Niĝerio estas membro de la Komunumo de Nacioj, de la Afrika Unio, de la OPEL, kaj de Unuiĝintaj Nacioj inter aliaj internaciaj organizoj.