Taksono
unuo de biologia klasado; grupo de organismoj kiuj havas komunajn atributojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Taksono (en sistematiko) estas unuo de biologia klasado alinome grupo de organismoj kiuj havas komunajn atributojn. Estas bone kiam organismoj en taksono estas filogenetike proksime parenca.
Ĉiu taksono havas propran sciencan nomon. Tradicie ĉiu taksono havas taksonomian rangon. En kladistiko estas klado.
Taksono povas esti:
- Monofiletika
- Polifiletika
- Parafiletika
Taksono povas esti:
- Monotipa taksono
- Politipa taksono
La ok bazaj taksonaj rangoj estas ankaŭ multe uzataj ekzemple en bestoscienco aŭ en fungoscienco sed pli kaj pli oni uzas nur senrangajn kladojn kiel en plantoscienco kun la klasifikado de APG 3-a kiu uzas nur senrangajn kladojn super ordo.