Aaron Bunsen Lerner
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aaron Bunsen Lerner (1920-2007) estis usona kuracisto, dermatologo, esploristo kaj universitata profesoro. Li estis agnoskita kiel la dekano de la pigmentadaj esploroj, ricevis siajn diplomojn kiel Doktoro pri Medicino kaj Doktoro pri Filozofio en la "Universitato de Minesoto". Li pasigis produktivajn jarojn en la Universitatoj de Miĉigano kaj Oregono kie li asociiĝis al la dermatologo Thomas Bernard Fitzpatrick (1919-2003). Inter 1958 kaj lia emeritiĝo, li estis profesoro kaj (ekde 1971) direktoro de la Departemento pri Dermatologio en la Universitato de Yale.
Aaron Bunsen Lerner (1920-2007) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Usona dermatologo kaj malkovrinto de la dormo-hormono melatonino, en 1958.[5][6] En la Universitato de Miĉigano, li pioniris en la uzo de la "psoralenoj" en la traktado de la vitiligo. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-a de septembro 1920 en Minneapolis, Graflando Hennepin, Minesoto, Usono | ||||
Morto | 3-a de februaro 2007 en New Haven, Konektikuto, Usono | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Yale Universitato de Minesoto Universitato de Miĉigano Universitato de Oregono | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis la efikojn pri la stimula hormono de la melanocitoj kaj esploris la senpigmentigon kaŭzatan de la "monobenzono". Samtempe li asistis la dermatologon Ftizpatrick kiu establis la ĉeeston de la tirozinazo en la homa haŭto.[7] Lia meza nomo "Bunsen" estis donita al li pro lia profunda amo al kemio. Dum sia medicina lernejo, li studis la metabolon de la "homogentizata acido"[8], kiu estis grava por la kompreno de la "alkaptonurio"[9]
Kiel medicina studento, li ankaŭ izolis la unuan unuklonan antikorpon kaj kreis la terminon "krioglobulino" agnoskinte la kapablecon de ĉi proteinoj precipitiĝi sub malaltaj temperaturoj. Li havis kvar infanojn, du el ili naskiĝis dum liaj unuaj jaroj en la "Universitato de Yale", kaj minimume unu el ili (Michael Lerner) estis ĉiam varbita por helpi lin en siaj eksperimentoj en la matenaj sabatoj.