Abatejo de Echternach
From Wikipedia, the free encyclopedia
La abatejo Echternach en la luksemburga urbo Echternach estis benediktana monaĥejo kaj regnosenpera teritorio ene de la Sankta Romia Imperio. Ĝis hodiaŭ konserviĝas partoj de la konstruaĵoj kaj la rekonstruita preĝejo baziliko Sankta Willibrord. La teritorio de la iama regna abatejo Echternach hodiaŭ situas plejparte en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Malgrandaj partoj situis hodiaŭ en grandduklando Luksemburgo kaj en Nederlando[1].