Argentavis magnificens
From Wikipedia, the free encyclopedia
Argentavis magnificens (laŭvorte "grandioza argentina birdo") estas la plej granda fluganta birdo iame vivinta kaj nune konata. Tiu birdo, foje nomata Giganta Teratorno, estis jam formortinta specio konata el tri lokoj el fina Mioceno (6 milionoj da jaroj antaŭe) de centra kaj nordokcidenta Argentino, kie oni akiris bonan ekzempleron da fosilioj.[1]
La humero (supra braka osto) de Argentavis estas iome damaĝita. Eĉ tiele, ĝi ebligas akuratan ĉirkaŭkalkulon de ties longo dum vivo, kiu estis nur iomete pli mallonga ol tuta homa brako.[2] La specio ŝajne havis fortikajn, fortajn krurojn kaj grandajn piedojn kiuj ebligis ĝin facile piediri. La beko estis granda, sufiĉe svelta, kaj havis hokoforman pinton kun ampleksa buŝotruo.