Astano

ĉefurbo de Kazaĥio From Wikipedia, the free encyclopedia

Astanomap

Astano (kazaĥe Астана [astaná], latinigita kiel Astana; laŭvorte tradukita: ĉefurbo), por nelonga tempo renomita Nursultano (kazaĥe Нұр-Сұлтан/Nur-Sultan), kaj en Septembro 2022 denove al Astano, antaŭe konata sub la nomoj Akmolo, Celinogrado kaj Akmolinsko, estas la ĉefurbo de Kazaĥio depost kiam la tiama prezidento de Kazaĥujo Nursultan Nazarbajev deklaris ĝin ĉefurbo en 1997[1]. La urbo en la koro de Kazaĥio ne estis eminenta antaŭ 1997, kiam Almato estis la ĉefurbo de Kazaĥio. Nuntempe Astano fariĝis la simbolo de la moderna Kazaĥio: ĝi ne evoluis nature kiel la antaŭa ĉefurbo (Almato), sed ekestis post decido de la prezidento ke la provinca urbeto Akmola (970 km pli norden) fariĝu la nova ĉefurbo[2].

  • Horzono: UTC +6h
  • Loĝantaro: 1 350 228 (2022)
Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Situo ...
Astano
kazaĥe: Астана, ruse: Астана
urbo
Thumb
Ĉefa avenuo de Astano; en la fono: la prezidenta palaco Ak Orda
Thumb
Flago
Thumb
Blazono
Oficiala nomo: Астана/Astana
Lando Kazaĥio Kazaĥio
Situo Astano
 - koordinatoj 51° 10′ 00″ N 71° 26′ 00″ O (mapo)
Areo 710,2 km² (71 020 ha)
Loĝantaro 1 350 228 (2022)
Dato 1830
Akim Zhenis Kassymbek

(ekde 8-a de decembro 2022)

Horzono ALMT (UTC+6)
Poŝtkodo 010000–010015
Tel. antaŭkodo +7 7172
ISO 3166-2:KZ KZ-AST
Thumb
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Thumb
Situo enkadre de Kazaĥio
Situo enkadre de Kazaĥio
Thumb
Urba Mapo
Urba Mapo
Vikimedia Komunejo: Nur-Sultan
Retpaĝo: www.astana.gov.kz
Thumb
Fermi

Astano estis fondita en la jaro 1824 kiel rusa fortikaĵo, antaŭ 1965 nomata Akmolinsko, inter 1965-1991 Celinogrado, 1991-1994 Akmolo (= blanka tombo).

Vidindaĵoj

La plej konata konstruaĵo estas tiu de la brita arkitekto Norman Foster kaj nomiĝas Bayterek : turo 105 metrojn alta kaj havas je la pinto oran ovon (en ĝi troviĝas dukilograma ora triangulo, en kiu estas manŝablono de la eksprezidento Nazarbajev); de tie videblas alia konstruaĵo de Norman Foster, la butikcentro Ĥan Satir en formo de vitra tendo, kie la temperaturo vintre kaj somere, 24h/24, estas 24 °C. La urbo posedas ankaŭ moskeon ornamitan per blanka marmoro kaj oro, unu de la plej grandaj en la centra Azio. La nova koncerthalo nomata la Piramido de la Paco, dezajnita de la arkitekto Norman Foster - grandega piramido 62 metrojn alta, kiu povas gastigi 3.500 personojn. Alia renoma arkitektoburoo, la dana BIG, konstruis la futurisman nacian bibliotekon[2].

La loĝantoj de Astano pasigas sian labortagon plejparte en senfinaj aŭtovicoj, ne ekzistas metroo kaj ekster la urbo en la senfina stepo apenaŭ videblas aŭtoj[2].

Servoj

Gefiloj

Vidu ankaŭ

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.