Badmintono
sporto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Badmintono[1], ankaŭ nomata volanludo[2] estas rakedsportoj. Ties rekta antaŭulo estas hinda poona. Dum ludo du kontraŭuloj (respektive du duopoj) forpafas trans reto helpe de rakedo volanon klopodante devigi la kontraŭulon erarigi. Eraro estas ekludo de la volano ekster limigita teritorio aŭ neforludado fare de la kontraŭulo de la ĝuste forludita volano.
Badmintono | |
---|---|
Matĉo en badmintono | |
speco de sporto • olimpika sporto | |
rakeda sporto • olimpika sporto | |
Fakoj | |
duopa ludo, kvaropa ludo, miksita kvaropa ludo | |
Kulminaj konkursoj | |
Olimpikaj ludoj | ekde la jaro 1992 |
Monda ĉampioneco | ekde la jaro 1977 |
Eŭropa ĉampioneco | ekde la jaro 1968 |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia federacio de badmintono |
Fondita: | 1934 |
TTT: | www.internationalbadminton.org |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Badmintono | |
Badmintono estas unu el la plej rapidaj rakedsportoj. La ludanto devas havi observemon kaj bonegan fizikan staton. Dum unu matĉo li ofte kuros preskaŭ kelke da kilometrojn. Rapido de batego superas eĉ 300 km/h; neoficialan mondan rekordon tenas ĉino Fu Haifeng, kiu la 3-an de junio 2005 ekbategis per rapido 322 km/h, en duopa ludo tenanto de tiu ĉi rekordo estas indoneziano Taufik Hidayat (305 km/h).