Beŝar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Beŝar aŭ en franca Béchar (arabe بشار) estas la ĉefurbo de la Provinco Beŝar, Alĝerio. Ĝi estas ankaŭ komunumo (municipo), kunetenda kun la Distrikto Beŝar, de la Provinco Beŝar. En 2008 la urbo havis 165,627 loĝantojn,[1] el 134,954 en 1998,[2] kun jara kresko de 2.1%.[1] La komunumo kovras areon de 5050 km².[3]
Beŝar | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Alĝerio • urbo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 08000 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 165 627 (2008) [+] | ||||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 38′ N, 2° 12′ U (mapo)31.633333333333-2.2 [+] | ||||
Alto | 747 m [+] | ||||
Areo | 5050 km² ( 505 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Béchar [+] | |||||
Antaŭ la trovo de karbo tie en 1907, Beŝar estis malgrande loĝata urbo kiel multaj aliaj en la regiono. Ĝi eniris en la aktiveco de la karbominoj ĝis la produktado de nafto kaptis la merkaton.[4]
Produktado de ledo kaj de juvelarto estas elstaraj produktoj de Beŝar. Oni produktas ankaŭ daktilojn, legomojn, figojn, cerealojn kaj migdalojn ĉe Beŝar. Estas ankaŭ rezervejoj de minkarbo ĉe Beŝar, sed tio ne estas ankoraŭ espluatita je sia plej granda eblo ĉar la transportokostoj estas tro altaj relative al tiu de nafto aŭ de gaskampoj de orienta Alĝerio.[5] Tiu urbo estis iam loko de bazo de la Franca Fremdula Legio.
La Kenadsa longonda transmitilo, kies mastoj estas la plej altaj strukturoj en Alĝerio nome de 357 m, troviĝas ĉe Beŝar.[6]