Brasikaloj
plantordo el la angiospermoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La brasikaloj (latine Brassicales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 17 familiojn, pli ol 400 genrojn kaj ĉirkaŭ 5000 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas brasiko[3].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Brasikaloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
brasiko Brassica L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Unu karaktero komuna al multaj membroj el la ordo estas la produktado de glukosinolataj substancoj. La plej multaj klasifikadsistemoj estas inkludintaj tiun ordon, kvankam eventuale sub la nomo de Capparales (la elektita nomo dependas de kiu estas konsiderata kiel havante prioritaton [4]).